Bonvenon al la retpaĝaro de IJK 2025!

La 81-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis en Cisarua (Bogor), Indonezio de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2025. Entute partoprenis 140 homoj.

La 81-an IJK organizis la internacia Kongresa Komisiono gvidita de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj Indonezia Esperantista Junulara Organizo (IEJO), kiu gastigis la kongreson.

Se vi havas demandojn pri la pasinta 81-a IJK, vi ankoraŭ povas alskribi nin.

Se vi partoprenis en IJK 2025 aŭ subtenis ĝin, ni kore dankas vin pro via kontribuo al ĝia sukceso. Ni esperas venontjare vidi vin en la 82-a IJK, kiu okazos en Tiana, Katalunio de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2026, ekzakte en la samaj datoj kiel la ĉi-jara IJK. Ne maltrafu ĝin!

Baldaŭ aperos en ĉi tiu retpaĝaro statistikaĵoj kaj aliaj memoraĵoj de IJK 2025.