81-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO – Cisarua (Bogor), Indonezio, 9–16 aŭgusto 2025
La 81-an IJK organizas la Kongresa Komisiono (KK), internacia teamo gvidata de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj Indonezia Esperantista Junulara Organizo (IEJO), kiu gastigas la kongreson.
Ĉu vi jam scias kio estas IJK? Kaj ĉu vi konas ĝiajn organizantojn, TEJO, IEJO, kaj la Kongresa Komisiono? Poste legu pri la gastiga lando Indonezio. Malkovru la belan kongresejon kaj la diversajn loĝeblojn, kaj sciu kiel alveni al ĝi.
Kaj nun vi certe volas veni, ĉu ne? Rigardu kiuj aliaj homoj jam aliĝis, kontrolu kiom multe vi pagus, kaj plenigu la aliĝilon!
Vi povas aliĝi al la oficiala babilgrupo kaj aboni nian informkanalon en Telegramo. Dume, se vi havas demandojn, proponojn aŭ ion alian kion vi ŝatus direkti specife al la KK, simple alskribu nin.
Fine, se vi ŝatus helpi la 81-an IJK-n iĝi pli granda kaj inkluziva sperto, konsideru subteni nin donacante al la kongresa kaso aŭ la Fonduso “Partoprenu IJK-n” de TEJO.
Venu al Cisarua, Indonezio kaj ĝuu tropikan etoson kun ni!