La IJK 2025 estas tut-sudorientazia, interkontinenta teama klopodo. Ekkonu la nomojn kiuj laboregas tagon kaj nokton por doni al vi neforgeseblan sperton:
Arya Bhaskara Ferduzi
Indonezio
Ĉeforganizanto; vizoj kaj rilatoj kun lokaj instancoj
Michael Vrazitulis
Germanio
TEJO-Estrarano pri Kongresoj
Albert Stalin Garrido
Filipinoj/Hispanio
Kongresa Oficisto de TEJO; Taga Programo
Asfrina Liola Simamora
Indonezio
Kasisto; Financoj
Cornelio dos Santos Verdial
Orienta Timoro
Tema Programo
Teófilo José Maria de Jesus
Orienta Timoro
Novula Programo; kunordigo de Anĝeloj
Lidia Conceição
Orienta Timoro
Nokta Programo
Victor Max Immanuel Koespramanto
Indonezio
Vespera Programo
Tran thi Hoan (Ĝojo)
Vjetnamio
Vespera Programo
Arifah Jihan Fadhillah
Indonezio
Loĝado
Pradiantoro Rizki Indra Muhammad
Indonezio
Teknikaĵoj
Ĉu estas io kion vi ne bone komprenas? Ĉu vi ŝatus demandi pri iu specifa afero? Ĉu vi havas iun interesan komenton aŭ ideon por plibonigi la IJK-on? La plej efika maniero por solvi viajn dubojn aŭ esti aŭskultita estas simple kontakti nian teamon.
Por atingi nin pri iu ajn celo, sufiĉas skribi al ijk2025@tejo.org. Skribante, nepre inkluzivu fotojn kaj aliajn pruvilojn, kiuj pli bone komprenigos al ni vian celon. Se vi povas, menciu la nomon aŭ la fakon (el la supre listigitaj) kiun vi ŝatus kontakti por ke via mesaĝo pli rapide direktiĝu al la organizanto kiun ĝi koncernas.