GRAVA ANONCO: Nun eblas mendi lokojn en karavanoj! Komforte kaj rekte vojaĝu ekde la urbocentro de Ĝakarto ĝis la kongresejo kaj reen. Rezervu nun.
La adreso de la kongresejo estas: Jalan Ciburial, Tugu Utara, Cisarua, Bogor 16750 (Google Maps)*. Se vi memzorgas pri via veturo al la kongresejo, planu ke vi alvenu la 9-an de aŭgusto ekde 14:00 kaj foriru la 16-an de aŭgusto ekde 12:00.
*Bonvolu noti ke ĉiuj “c” en la Indonezia prononcas kiel ĉ en Esperanto. Memoru tion kiam vi demandas al lokanoj pri adresoj kaj lokoj.
Por atingi la kongresejon de aliaj landoj, unue vi devas atingi la aktualan ĉefurbon de Indonezio, Ĝakarton. Por atingi Ĝakarton de ekster Indonezio estas du ebloj: per ŝipo kaj per aviadilo. Antaŭ alveni al Indonezio, kontrolu, ĉu vi bezonas vizon.
Parolu kun ni se vi bezonas konsilon pri alvenebloj.
Por alveni al Indonezio
Aviadile
Plej multaj enlandaj kaj internaciaj flugoj surteriĝas sur la ĉefa internacia flughaveno Soekarno Hatta (CGK) en Tangerang, okcidente de Ĝakarto. Ekzistas ankaŭ alia internacia flughaveno, la Halim Perdanakusuma (HLP) en Ĝakarto, kiu situas pli proksime al Bogor. Kontrolu ĉe Skyscanner, kiuj flugoj ekzistas de via urbo al Ĝakarto. Ju pli frue vi aĉetas biletojn, des pli vi ŝparos.
Ŝipe
Se vi alvenas de aliaj insuloj de Indonezio kaj kelkaj aliaj landoj, vi ankaŭ povas provi preni ŝipon al Ĝakarto, kiu prenos vin al la marhaveno de Tanjung Priok en Norda Ĝakarto.
Per alveni al Cisarua ekde Ĝakarto
Per karavano
Buskaravano estos la ĉefa maniero amase veturigi kongresanojn al la kongresejo. Se vi emas facile, trankvile kaj malmultekoste vojaĝi kun aliaj kongresanoj, la buskaravano estos la opcio por vi.
Detaloj pri karavanoj nun haveblas! Legu pli detale en ĉi tiu paĝo.
Per publika transporto
Se vi maltrafos la buskaravanon aŭ alvenos al Indonezio post la 9-a de aŭgusto, ne zorgu, ĉar vi povas iri al la kongresejo per publika transporto. Atentu, ke en loka publika transporto necesos pagi per kontanta mono, tial akiru tion antaŭ ol vojaĝi al Indonezio aŭ tuj alveninte al la flughaveno aŭ marhaveno.
El flughavenoj Soekarno-Hatta (CGK) aŭ Halim Perdanakusuma (HLP)
Prenu la buson DAMRI al la urbo Bogor. Vi povas aĉeti la bileton* surloke ĉe la flughaveno kontante. En Bogor-urbo, elbusiĝu apud la komerca centro Botani Square. Rigardu la veturmapon de CGK-Botani Square aŭ HLP-Botani Square.
*El CGK, buso iras ĉiun horon ekde la 6:00 matene ĝis la 11:00 vespere. Bileto kostas IDR 130.000. El la flughaveno HLP, la buso iras ĉiun horon ekde la 7:00 matene ĝis la 10:00 vespere. Bileto kostas IDR 90.000.
El Botani Square, vi povas preni la verdan Angkot (urban publikan aŭton) de linio 09 al la direkto de Sukasari. Veturo kostas IDR 7.500. (Daŭrigu legadon ĉe sekcio: “Ekde Sukasari al Cisarua”)
El la marhaveno Tanjung Priok
La marhaveno Tanjung Priok havas propran trajnan stacidomon. Oni devas preni la trajnon Commuter Line* por iri al Bogor-urbo. De Tanjung Priok, prenu trajnon ĝis la stacidomo Jakarta Kota, kaj en Jakarta Kota, prenu alian trajnon ĝis Bogor.
*Commuter Line alireblas nur per transporta karto (aĉetebla surloke), kiun oni povas replenigi. La tuta vojaĝo per Commuter Line de Tanjung Priok al Bogor kostas IDR 7.000.
El la stacidomo de Bogor, prenu la verdan Angkot numero 02 al la direkto de Sukasari. La veturo kostas ĉirkaŭ IDR 7.500.
Rigardu la veturmapon Tanjung Priok-Sukasari.
(Daŭrigu legadon ĉe sekcio: “Ekde Sukasari al Cisarua”)
Ekde Sukasari ĝis Cisarua
El Sukasari, vi prenu alian Angkot al Cisarua, sed la Angkot al Cisarua estas blua. Notu bone ke vi devas krii al la ŝoforo “Kiri!” (kio signifas “maldekstra”) por haltigi la Angkot kiam vi alvenas apud la strato de la kongresejo (la strato Ciburial). La prezo estas ĉirkaŭ IDR 15.000. Rigardu la veturmapon.
Se vi jam estas en la strato Ciburial, vi povas marŝi ĝis la kongresejo (1,5 kilometrojn), aŭ preni Ojek (motorciklan taksion) kiu troviĝas kiam vi eliras de la Angkot. Atentu, ke ojek ne estas oficiala publika transporto, do vi devas marĉandi kun la ŝoforo antaŭ ol preni ĝin. Veturo povas kosti de IDR 10.000 ĝis 20.000.
Per aŭto aŭ biciklo
Ĉu vi ŝatus partopreni en unika kaj mirinda vojaĝo de via vivo al la iJK? Partoprenu en la BEMI-karavano al Indonezio! BEMI-anoj komencos 6-monatan vojaĝon ekde februaro el Francio al Indonezio kun haltoj en Turkio, Irano, Pakistano, Barato, Tajlando, Singapuro, antaŭ ol alveni al Cisarua (vidu la bildon ĉi-sube). Se vi troviĝas en tiuj landoj aŭ havas sufiĉe da tempo, vi povas kunbicikli kun la BEMI-karavano laŭ parto aŭ tuto de la vojo! Tralegu la planon en Eventa Servo kaj skribu al BEMI se vi interesiĝas.
Vojfermiĝo inter Ĝakarto kaj Cisaraua
En semajnfinoj la vojo inter Ĝakarto kaj Cisarua estas fermita en certaj horoj. La horaro de la fermiĝo estas jene:
- Fermita: Cisarua → Ĝakarto ekde 06:30 ĝis 11:30
- Fermita: Ĝakarto → Cisarua ekde 11:30 ĝis 17:30
Enskribu la adreson supre de ĉi tiu paĝo en via reta mapo aŭ vojplanilo. Estas sufiĉe multaj parkumlokoj por aŭtoj kaj bicikloj.