ĜENERALAJ STATISTIKOJ:
Entute venis 181 retaj aliĝoj, el kiuj 172 unikaj;
Partoprenis 140 homoj el kiuj 122 plentempe kaj 18 parttempe;
3 vizitintoj (homoj kiuj aperis por kelkaj horoj sed ne tranoktis);
65 homoj (46%) menciis ke ili estis novuloj;
78 (55%) homoj planis dormi malfrue kaj 23 (16%) planis iradi dormi malfruege (el tiuj, probable organizantoj kaj patronoj de la Karaokeo);
35 (25%) homoj planis dormi frue. Ni ne havas datumojn ĉu ili sukcesis.
LANDOJ:
La partoprenantoj venis el 33 loĝlandoj;
Plej multaj partoprenantoj venis el Indonezio (24), Japanio (14), kaj Aŭstralio kaj Hispanio (po 8). Al la unuaj tri landoj ni aparte gratulas, ĉar ili alikaze kutime ne aperas en la statistikoj de IJK.
Honoraj mencioj (kun pli ol 5 partoprenintoj) iras al: Ĉinio, Filipinoj kaj Vjetnamio (po 7), D.R. Kongo, Orienta Timoro kaj Pollando (po 6).
La ceteraj landoj reprezentitaj en IJK 2025 estis:
- Francio, Litovio, Sud-Koreio (po 4);
- Britio, Barato, Germanio, Nepalo, Tajlando, Usono (po 3);
- Italio, Norvegio, Singapuro (po 2); kaj
- Armenio, Belgio, Brazilo, Honkongo, Irlando, Kartvelio, Madagaskaro, Nederlando, Portugalio, Slovakio (po 1).
Ni ne scias, kio okazis al Nederlando. Neniu kuraĝis viziti la ekskolonion.
Ni ankaŭ aŭdis, ke estis ŝtata subvencio por germanoj, sed evidente tiu mono ne estis sufiĉa instigo.
Jen la partoprenintoj laŭ landaj kategorioj (A, B, C, Ĉ):
A-Landoj | 49 |
B-Landoj | 27 |
C-Landoj | 45 |
Ĉ-Landoj | 16 |
Tio signifas ke kiel kutime, homoj el pli riĉaj landoj sukcesis partopreni en IJK, sed ni ankaŭ pozitive rimarkas la abundecon de homoj el C kaj Ĉ-landoj, multaj el kiuj kutime ne povus partopreni en kongresoj kiuj okazas ekz. en Eŭropo.
AĜO:
Averaĝa aĝo de partoprenanto: 34,5 jaroj;
Mezvalora aĝo de partoprenanto: 31 jaroj;
Plej juna partoprenanto: 16-jarulo el Ĉinio.
Plej aĝa partoprenanto: 77-jarulo el Japanio.
Partoprenintoj venis el la jenaj aĝogrupoj:
Jaroj 0-12 | 0 |
Jaroj 13-17 | 1 |
Jaroj 18-26 | 40 |
Jaroj 27-35 | 57 |
Jaroj 36+ | 41 |
Ne kulpigu nin pro la averaĝe altaj aĝoj. Ni azianoj laŭvorte atendis jardekon por ke IJK okazu denove en Azio kaj intertempe multe pliaĝis.
GENROJ:
El ĉiuj partoprenintoj, 80 deklaris sin iĉaj, 52 inaj, 3 neduumaj, kaj 1 alia. Unu cetere ne volis indiki sian genron.
Efektive, multe da laboro estas farenda por genre egaligi niajn kongresojn kaj komunumojn, ĝenerale.
MANĜO:
12 homoj aliĝis kiel veganoj, 24 kiel vegetaranoj kaj 89 kiel viandmanĝantoj. La ceteraj 12 homoj memzorgis manĝadon.
Multe da rizo, tofuo, tempeo, kokaĵo kaj nudeloj estis servitaj.
PROGRAMO:
Kvanto de tagaj programeroj: 111;
Kvanto da kantoj kantitaj en la Karaokeo: 133;
Kvanto da novaj muzikgrupoj: 1 (Kordevulo).
En #KuriPorKONGO kuris 17 homoj, kiuj kune kovris 153 rondirojn kaj 71 kilometrojn.
KARAVANOJ KAJ EKSKURSOJ:
Okazis 7 karavanoj: 4 alvenaj, 3 foriraj.
Aliĝis 79 al alvenaj karavanoj kaj 75 al revenaj karavanoj. Unu homo faris BEMi-karavanon tra Azio.
Okazis 8 ekskursoj: 2 antaŭkongresaj, 2 duontagaj dumkongresaj, 2 tuttagaj dumkongresaj, kaj 2 postkongresaj.
Ni ne havas ideon, kiom da homoj iris al Balio antaŭ aŭ post la kongreso.
DONACOJ:
La Kongresa Kaso ricevis entute 406,12€ da donacoj.
La Fonduso “Partoprenu IJK-n” ricevis entute 8.222,37€.
Entute 57 bonkoraj homoj el 23 landoj donacis.
Pro tiuj donacoj, entute 16 homoj el 11 landoj partoprenis per la Fonduso “Partoprenu IJK-n”. Krome, 10 pliaj homoj partoprenis dank’ al la subteno de individuaj homoj.
Kvanto da dankemaj homoj: senfinaj.
ALIAJ:
Entute 6 (4%) deklaris sin handikapuloj.
83 (59%) estis individuaj membroj de TEJO kaj 9 (6%) estis patronoj.
Kvanto da lacaj organizintoj: 11;
Kvanto da katoj, kiuj naskis katidojn: 1;
Kvanto da artikoloj en Libera Folio: 1;
Kvanto da ŝtelitaj komputiloj/monkestoj: 0;
Kvanto da skandaloj: 0;
Kvanto da sukcesaj IJK en Indonezio: 1.