Kutime, ĉiu kongreso havas sufiĉe klaran strukturon kaj en ĝi okazas tradiciaj eventoj. En la specifa kunteksto de la IJK, okazas:
Diskejo: Homoj ĉiunokte dancas ĝis la mateno, aŭskultas muzikon de ĉiuj kontinentoj (ĉiu nokto havas propran temon), aŭ ĝuas esperantan muzikon kaj dancas bambon. Tie eblas ankaŭ aĉeti bieron, vinon, kaj manĝetojn.
Ekskursa(j) tago(j): Ĉiun merkredon (kaj ankaŭ dum aliaj tagoj) homoj iras al ekskursoj por ekkoni la regionon, kie okazas la kongreso. Dum merkredo okazas pluraj tuttagaj ekskursoj samtempe; la kongresejo kutime estas malplena kaj ne okazas aliaj programeroj. Se vi ne iras al ekskursoj, ĝuu la trankvilan tempon kaj rekuperu vian dormon post pluraj tagoj de dancado en la diskejo kaj frumatena babilado en la gufujo. En aliaj tagoj krom merkredo povas okazi duontagaj ekskursoj.
Gufujo: Se nokte vi ne emas danci aŭ ne ŝatas la bruon en la diskejo, trinku teon kaj trankvile babilu kun aliaj en malluma etoso en la Gufujo. Ĝi estas malfermita preskaŭ la tutan nokton kaj invitas ĉiujn gufojn. Foje okazas ankaŭ tabloludado, etaj koncertoj, laŭtlegado de poemoj, aŭ eĉ rapidaj lingvaj kursoj.
Homlupo: Preskaŭ ĉiun vesperen, post programeroj, homoj aliĝas al la rondo de Homlupo. Dum ĉi tiu ludo la partoprenantoj imagas sin kiel anojn de malgranda vilaĝo en kiu estas du aŭ tri homlupoj, kiuj mortigas vilaĝanojn. La vilaĝanoj provas kune malkovri la homlupojn kaj sekurigi la vilaĝon. En kelkaj partoj de la mondo, tiu ĉi ludo estas konata kiel Mafio.
Internacia vespero: Jen via ŝanco montri vian kulturon, tradician kanton aŭ dancon, aŭ ian improvizitan teatraĵon. Internacia vespero estas bunta kaj plena je ĉio. Vi ne devas esti profesia (aŭ eĉ talenta) por montri iun talenton.
Junulara Movada Foiro. Ĉu vi reprezentas iun Esperanto-organizon? Ĉu vi ŝatus sciigi al la kongresanoj vian lastatempan aŭ estontan agadon, aŭ eble varbi membrojn aŭ partoprenantojn al via venonta renkontiĝo? Portu vian flagon kaj reklamilojn kaj petu tablon por via organizo. Vi ankaŭ scios pri la agadoj de aliaj organizoj kaj tiel inspiriĝos de ili. Ĉi tie homoj povas ankaŭ vendi siajn proprajn ĉarmajn E-varojn.
Karavanoj. Organizitaj grup-vojaĝoj por alveni al aŭ foriri de la kongresejo. Ili estas kutime organizitaj anticipe de la KK aŭ spontanee de kongresanoj ekde la plej proksima granda urbo, flughaveno, aŭ trajnstacidomo. Jen bona maniero por ne perdiĝi survoje.
Komitatkunsido de TEJO. La Komitato, la supra decida organo de TEJO, kunvenas ordinare dum la IJK por debati kaj decidi pri la plej gravaj aferoj de la Organizo. Ĉi tie oni diskutas pri jaraj raportoj, reglamentoj, kaj aliaj instrumentoj kiuj esence influas la agadon de TEJO. Demandu al via landa aŭ faka junulara organizo, se ili havas reprezentanton al la Komitatkunsido, aŭ ĉu vi mem povas reprezenti ilin.
Malferma Horo de la TEJO-Estraro. La Estraro, la ĉefaj gvidantoj de TEJO, kutime aperas por respondi demandojn kaj ricevi proponojn kaj komentojn de individuaj esperantistoj pri la agado de la Organizo aŭ la junulara movado ĝenerale. Perfekta programero se vi aparte entuziasmas pri la Esperanto-movado kaj ŝatus ĵeti malaĉajn ideojn pri estonta agado.
Prelegoj: Esperanta kongreso estas perfekta ŝanco malkovri ion novan, kion vi antaŭe ne sciis. Dum kongreso vi povas aŭdi ĉion: de diskutoj pri lingvaj rajtoj ĝis prelegoj pri birda migrado. Vi estas bonvena pretigi vian propran programeron!
Trinkomanĝa Nokto: Portu el via lando diversajn manĝaĵojn kaj kunhavigu ilin kun ĉiuj. Vi havos propran tablon. Dum la Trinkomanĝa Nokto vi povos gustumi la tutan mondon – dolĉaĵojn el Filipinoj, alkoholaĵojn el Pollando kaj viandaĵojn el Argentino. Kutime ĝi okazas la trian vesperon de la kongreso.
Ĉu mankas io? Ĉu estas iu tradicia programero, pri kiu vi scivolemas, sed ne aperas ĉi tie? Skribu al ni!