Kiel aliĝi

Vi povas oficiale aliĝi alklakante la ĉi-suban butonon:

Antaŭ ol aliĝi, kontrolu kiom vi devos pagi kaj ĉu vi bezonas vizon. Kiam vi aliĝas, vi certigas, ke vi konsentas pri la TEJO-deklaro pri datumprivateco kaj la reguloj por agrable IJK-umi.
Post via aliĝo, pagu vian kotizon per niaj diversaj pagmetodoj. Baldaŭ vi aperos en la listo de aliĝintoj.

Vi povas aliĝi ĝis la 8-a de aŭgusto 2025 dum la kvara aliĝperiodo. Ĉiuj aliĝoj ekde la 9-a de aŭgusto, la unua tago de la kongreso, estos konsideritaj kiel surlokaj aliĝoj kaj postulas krompagon de 10€.

Se vi spertas problemon dum aliĝo, skribu al ni retpoŝteTelegrame.