Indonezia Esperantista Junulara Organizo (IEJO) estas unu el la plej novaj landaj sekcioj de TEJO, fondita en februaro 2017. En 2022, IEJO oficiale iĝis la landa sekcio de TEJO en Indonezio.
La agado de IEJO celas ke la juna generacio de Indonezio lernu kaj uzu Esperanton surbaze de la spirito de mondpaco. IJK en Indonezio kreus perfektan momenton por realigi ĉi tiun celon.
Ĝis nun, la plej grandaj eventoj de IEJO estis du amikaj vesperoj en 2017 kaj 2022, kaj la Paralela Universo en Ĝakarto en 2024.
IJK en Indonezio ne eblus sen la subteno de indoneziaj kaj tutmondaj esperantistoj. Sekvu nin ĉe Instagramo!