Indonezio estas lando kun riĉa historio, konsistanta el miloj da insuloj. La lando, kiu situas en Sudorienta Azio, estas konata ekde la antikva epoko kiel komerca centro, kun historiaj mencioj pri ĉi tiu regiono ekde la unua jarcento de nia erao.
Inter la 13-a kaj la 16-a jarcentoj, pluraj grandaj regnoj disvolviĝis en la arkipelago, inkluzive de Majapahit kaj Sriwijaya, kiuj havis vastan influon sur la tuton de Sudorienta Azio. Nuntempe, Indonezio estas demokratia prezidenta respubliko. Per balotado, la popolo elektas prezidenton kaj membrojn de la Ĉambro de Popolaj Reprezentantoj (DPR) ĉiun kvinan jaron.
Utila informo pri Indonezio
Klimato
Indonezio havas tropikan klimaton, varman kaj humidan tutjare. En aŭgusto la averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ 27 celsiaj gradoj, kun averaĝa humideco de proksimume 80%. Pluvo estas ebla, pro kio estas rekomendite porti malpezan pluvmantelon aŭ ombrelon. Multaj hoteloj, restoracioj, kaj vendejoj estas klimatizitaj.
Lingvoj
La oficiala lingvo estas la indonezia (Bahasa Indonesia), kun simpla gramatiko kaj latina alfabeto. La angla estas ofte parolata en popularaj turistaj lokoj, aparte en urboj kiel Ĝakarto kaj Balio.
Mono
Indonezio uzas la indonezian Rupion (IDR). Kreditkartoj kaj bankkartoj estas vaste akceptataj, precipe en urbaj areoj, sed kontanta mono ankoraŭ estas preferata en kelkaj malpli grandaj vendejoj, manĝejoj, kaj en loka transporto. Aŭtomatoj por eltiri kontantan monon troviĝas tra ĉiuj grandaj urboj kaj akceptas eksterlandajn bankkartojn.
Monbiletoj ekzistas en 1000, 2000, 5000, 10000, 50000, kaj 100000 rupioj, kaj moneroj en 100, 200, 500, kaj 1000. Ni rekomendas havi ideon pri la kurzo inter via valuto kaj rupioj. Uzu ekzemple ĉi tiun konvertilon.
Loka Tempo
Indonezio havas tri horzonojn: la Okcidenta Indonezia Tempo (UTC+7), la Centra Indonezia Tempo (UTC+8), kaj la Orienta Indonezia Tempo (UTC+9). La kongresejo, la ĉefurbo Ĝakarto kaj multaj popularaj lokoj sekvas la unuan (UTC+7).
Trinkakvo
Ne estas rekomendite trinki kranakvon en Indonezio. Anstataŭe, estas rekomendite trinki boteligitan aŭ almenaŭ filtritan akvon. Plejmulto de restoracioj kaj hoteloj provizas boteligitan akvon, kaj krome vi povas facile trovi ĝin en vendejoj. Vendejoj kutime estas malfermitaj de ĉirkaŭ la 9a ĝis la 22a horo.
Elektro
La normala tensio estas 230V, kaj la elektraj ŝtopilingoj estas ĝenerale de tipoj C kaj F, ambaŭ kun paro da rondaj pingloj. Nepre kunportu adaptilon se via aparato postulas ĝin.
Transporto
Publikaj transportoj en indoneziaj urboj inkluzivas busojn, minibusojn, kaj taksiojn. Ekzistas ankaŭ aplikaĵoj por preni taksion aŭ motorciklon kun ŝoforo kiel Gojek aŭ Grab. En Ĝakarto vi ankaŭ povas uzi la urban trajnon (MRT) kaj aliajn tipojn de publika transporto. Kutime, biletoj kaj transportkartoj aĉeteblas en la aplikaĵo aŭ rekte ĉe la stacio.
Medikamentoj
Certigu, ke vi havas viajn medikamentojn antaŭ ol vojaĝi. Tamen, se vi bezonos preskribitajn medikamentojn dum via restado, sufiĉas kunporti ilin kune kun kuracista noto en la angla aŭ en latinliteroj. Loka apoteko proksime de la kongresejo estas disponebla, sed viaj specifaj bezonoj eble ne estus en stoko. Se vi bezonos iun medikamenton dumkongrese, parolu kun la Kongresa Komisiono.
Sanservoj
Estas rekomendite havi internacian sanasekuron kiu kovras Indonezion. Ĉefaj hospitaloj en urboj estas bone ekipitaj, sed en malproksimaj regionoj sanservoj povas esti limigitaj. Se vi sentos vin malsana dumkongrese, parolu kun la Kongresa Komisiono.
Sekureco
Indonezio ĝenerale estas sekura por vizitantoj, sed kiel en ĉiu ajn loko, restu atentema pri viaj posedaĵoj kaj estu singarda pri valoraj objektoj, aparte en homplenaj lokoj kaj en publika transporto. La kongresejo estos plene rezervita de la kongreso sola, kaj do ni ne kunhavos ĝin kun eksteruloj. Tiel, sentu vin pli sekura.
Memoraĵoj
Popularaj memoraĵoj aĉeteblaj el Indonezio inkluzivas batikon, lignoĉizadojn, arĝentajn juvelojn, tradiciajn pupojn, kaj kafon. Alia ebla memoraĵo estas la internacia disvastigita nudelmarko Indomie, kiu ekzistas en diversaj gustoj, interalie, gustoj kiuj haveblas nur en Indonezio. Nepre esploru lokajn superbazarojn kaj malpli grandajn vendejojn por renkontiĝi kun unikaj kaj atingeblaj malkovroj!