ĜISDATIGO (28/07): La alvenbuso AV1, kiu foriros la 9-an de aŭgusto ekde 08:15, estas NULIGITA pro malmultaj aliĝoj. Ĉiuj aliĝintoj al AV1 estas aligitaj al AV2, kiu pro tiu ŝanĝo estas nun PLENE REZERVITA. Bonvolu elekti inter la aliaj disponeblaj alvenkaravanoj.
Ĉu vi emas vojaĝi kun aliaj esperantistoj al IJK? Vi estas en la ĝusta loko!
Kadre de IJK 2025 en Indonezio, la Kongresa Komisiono preparis transporton por plifaciligi la moviĝon de kongresanoj inter la ĉefurbo Ĝakarto kaj la kongresejo, Alfa Resort Hotel & Conference en Cisarua, kaj reen.
Se vi volas mendi vian lokon en niaj karavanoj, alklaku ĉi tiun ligilon.
Alvenkaravanoj
Je la alventago, la 9-a de aŭgusto (sabato), disponeblos tri busoj por transporti vin de la urbocentro de Ĝakarto al Cisarua. Prezo: €7. Maksimume po 35 lokoj. Jen la horaro:
Buso AV2 – PLENA | 08:45 |
Buso AV3 – HAVEBLA | 17:45 |
Buso AV4 – HAVEBLA | 18:45 |
Kie trovi la buson? La busoj ekiros de ĉi tiu ĝenerala areo (Taman Dukuh Atas, proksime de la stacidomo BNI City/Sudirman Baru, kie haltas la flughavena trajno).
Speciala Malfrua Buseto
Ĉu vi flugos al Ĝakarto per la internacia flughaveno Soekarno-Hatta (CGK) kaj malfrue alvenos (post 16:30) la 9-an de aŭgusto? Eblas, ke vi ne sukcesos trafi la lastan buson AV4 ekde la urbocentro de Ĝakarto. (Por trafi ĝin, vi devas preni plej laste la trajnon kiu ekiros je 17:42 de la flughaveno).
Tiukaze vi povas rezervi lokon en la speciala malfrua buseto, kiu transportos malfruajn alvenontojn rekte de la internacia flughaveno CGK al Cisarua. La buseto foriros de la flughaveno ekde 20:15. Prezo: €12. Maksimume 13 lokoj.
Buseto AV5 – HAVEBLA | 20:15 |
Forirkaravanoj
Je la forirtago, la 16-a de aŭgusto (sabato), disponeblos tri busoj por transporti vin de Cisarua al la urbocentro de Ĝakarto . Prezo: €7. Maksimume po 35 lokoj. Jen la horaro:
Buso FO1 – HAVEBLA | 05:30 |
Buso FO2 – PLENA | |
Buso FO3 – PLENA | 14:00 |
Notu, ke 16-an de aŭgusto la trafiko estas escepte komplika pro la festotagoj en Indonezio (nome, la Sendependeca Tago de la 17-a de aŭgusto). Se vi forflugas la saman tago, elektu la ĝustan buson. Skribu al ni ĉe ijk2025@tejo.org se vi bezonas konsilon.
Se la karavanoj ne kongruas kun viaj alven- aŭ forirtagoj aŭ horoj, legu pri pliaj manieroj por alveni aŭ foriri de la kongresejo.
Foriro pri alvenoj kaj foriroj
Ĉu vi ŝatus esti konektita kun aliaj kongresanoj kiuj eble vojaĝos samtempe kun vi aŭ eĉ troviĝos en la sama flugo? Ne forgesu respondi la formularon pri alvenoj kaj foriroj por helpi la Kongresan Komisionon efike mastrumi la alvenon kaj foriron de kongresanoj.
Se vi vojaĝas el alia urbo, aliĝu la grupon de Telegram de la IJK kaj demandu ĉu estas aliaj homoj kiu eliras aŭ transiras vian urbon. Ni atendas vin!