Kiel donaci al IJK

Ni antaŭdankas vian subtenemon. Ekzistas la jenaj pagmetodoj por donaci monon. En ĉiu kazo bonvolu indiki, ĉu vi ŝatus donaci al la Kongresa Kaso aŭ la fonduso “Partoprenu IJK-n” (vidu sube por scii la diferencon).

Subtenantoj kiuj donacas minimume €5 aperos en nia danklisto de donacintoj. Bonvolu indiki viajn nomon kaj landon se vi ŝatus aperi en ĝi. Alikaze, bonvolu indiki “anonima donaco” en la kampo por priskriboj kaj komentoj de via pago.

Per debet- aŭ kreditkarto

TEJO uzas Stripe, sekura servo por realigi pagojn per bankkartoj. Stripe rekte debetas monon el via karto. TEJO ricevas nur la sumon pagitan kaj ceterajn datumojn (viajn nomon, retadreson, kaj la celon de la pago). Por pagi, uzu la ĉi-suban butonon:

Stripe debetas administrajn kostojn el ĉiu donaco. Ni aparte dankus, se vi povus transpreni la administrajn kostojn de almenaŭ 3% sur via donaco, tiel ke TEJO ricevus pli el via donaco.

Per la bankokonto de TEJO

Se vi loĝas en unu el la SEPA-landoj, vi povas senpage sendi monon per bankĝiro al nia bankokonto:

  • IBAN: NL89 BUNQ 2116 0856 67
  • BIC/SWIFT: BUNQNL2A
  • Nomo: Wereld Esperanto-Jongeren Organisatie (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO))
  • Priskribo: Donaco + Celo* + Via Nomo, Lando/Anonima Donaco**
  • Banko: Bunq
  • Poŝtadreso de la banko: Naritaweg 131-133, 1043BS Amsterdam, Nederlando
  • *Bonvolu indiki la celon: “Kongresa Kaso” aŭ “Fonduso Partoprenu IJKn”
  • **Bonvolu indiki, ĉu vi preferas ke ĝi estu anonima donaco (t.e. via nomo ne aperos en la listo de subtenantoj. Se vi ŝatus tie aperi, bonvolu indiki viajn nomon, landon.

Ankaŭ homoj ekster SEPA-landoj povas ĝiri monon al tiu konto. Tamen, administraj kostoj kaj kurzo povas aplikiĝi. Ni kore antaŭdankus, se vi povus transpreni la administrajn kostojn.

Per UEA-konto

Nia konto en Universala Esperanto-Asocio (UEA) ankaŭ povas ricevi viajn donacojn. Vi povas ĝiri monon al la UEA-konto de la IJK (ijkb-b). Skribu al financoj@co.uea.org kun la indikoj “‘Donaco’ + Celo (“Kongresa Kaso” aŭ “Fonduso PPIJK”) + Via Nomo, Lando (aŭ “anonima donaco” se vi ne volas aperi en nia listo de subtenantoj). Jen informo kiel ĝiri monon al via UEA-konto.

Per PayPal

Ensalutinte al via PayPal-konto, iru al la paĝo “Sendi kaj Peti.” Entajpu la retadreson: info@tejo.org. Por ke TEJO ricevu la ĝustan sumon, entajpu la koncernan sumon ĉe “La ricevanto ricevos…” por kalkuli la tutan sumon kiun vi devas pagi. Sube, skribu “Donaco + Celo (“Kongresa Kaso” aŭ “Fonduso PPIJK”) + Via Nomo, Lando (aŭ indiku “anonima donaco”)”.

Por eviti altajn administrajn kostojn, bonvolu pagi rekte de EUR al EUR. Se tio ne eblas, ni kore antaŭdankus vin se vi povus transpreni la administrajn kostojn. Ekzistas retejoj kiel TipaltiOmnicalculator por helpi vin kalkuli la kostojn de Paypal-ĝiroj.

Plej oftaj demandoj

Demando: Kio estas la diferenco inter la Kongresa Kaso kaj la Fonduso “Partoprenu IJK-n”?

Respondo: Donacoj al la Kongresa Kaso estos uzitaj por pliriĉigi la programon: pagi kostojn de diversaj programeroj, ekz. luado de teknikaĵoj kaj pagado de honorarioj de artistoj por koncertoj, invitado al specialaj gastoj, kaj ĉio alia necesa por pliriĉigi la programon de la kongreso ĝenerale. La Fonduso “Partoprenu IJK-n”, aliflanke, fokusiĝas ĉefe por ebligi la partoprenon de junuloj kun malfacilaj ekonomiaj situacioj.

Ni aldonos ĉi tie pliajn demandojn kaj respondojn laŭbezone.

Koran dankon pro via subteno!