La kongresejo de IJK 2025 estas Alfa Resort Hotel & Conference Puncak Bogor. La adreso estas: Jl. Ciburial, Tugu Utara, Cisarua, Bogor 16750
Enmetita en la pitoreskaj montetoj de Gede kaj Pangrango, kaj ĉirkaŭita de abunda verdaĵo kaj impresaj montaraj vidoj, Alfa Resort Hotel & Conference Puncak Bogor ofertas trankvilan fuĝon de la tumulto de la urba vivo. Situante ĉirkaŭ 75 kilometrojn sude de la efektiva ĉefurbo de Indonezio, Ĝakarto, la kongresejo havas gamon da komfortaj loĝejoj kaj altnivelaj instalaĵoj, inkluzive de naĝejo, konferenca salono kaj surloka restoracio servanta bongustan indonezian kuirarton.
La tuta kongresejo disponigas retkonekton per vifio por tiuj, kiuj ankoraŭ bezonas labori aŭ simple resti konektitaj al la ekstera mondo. La averaĝa rapideco estas 35 MB/s.
Loĝejoj
Alfa Resort Hotel & Conference ofertas al siaj gastoj diversajn loĝeblojn kiuj taŭgas al la bezonoj de diversaj grupoj. Legu pli pri tio.
Konferenca salono
En la konferenca salono okazos la Vespera Programo, kiel la Trinkomanĝa Nokto, koncertoj, ktp., kaj aliaj grandaj programeroj. La salono havas spacon por proksimume 300 homoj.
Programsalonoj
Krom la konferenca salono ekzistas ankaŭ du pliaj, malpli grandaj salonoj, taŭgaj por tagaj programeroj kaj aliaj aktivaĵoj. La salonoj povas gastigi malsamajn kvantojn da homoj depende de la salonaranĝo. Ĉiu salono inkluzivas projekciilon kaj klimatizilon.
Naĝejo kaj sportaj instalaĵoj
Kiel pasigi la tropikan varmon? Naĝante! Inter programeroj kaj dum libera tempo, vi simple povas iri rekte al la naĝejo kun viaj amikoj kaj malstreĉiĝi kune kun la pitoreska naturo ĉirkaŭe. En la kongresejo ankaŭ troviĝas korbopilkejo kaj aliaj instalaĵoj taŭgaj por fizikaj aktivaĵoj.
Lavservo
Ĉu vi havos limigitan kvanton da vestaĵoj dum via vojaĝo kaj bezonos lavi ilin meze de la kongreso? Tio eblas! La teamo de Alfa Resort Hotel & Conference faros tion por vi. Simple atentigu pri tio ĉe la akceptejo, pagu la kotizon IDR 6000/kilogramo, kaj laboristo venos por preni viajn lavendaĵojn.
Ĉu tio donas al vi pli bonan bildon de kia perfekta ferio estus partopreni en la 81-a IJK en Indonezio? Aliĝu nun!