GRAVA ANONCO: La periodo por kandidatiĝi en la konkurso estas plilongigita ĝis la 31-a de marto (lundo). Sendu vian kompletan kandidatiĝon ĝis tiam! Kunhavigu ĉi tiun informon al aliaj junuloj kiuj bezonas subtenon.
La Internacia Junulara Kongreso (IJK) 2025 okazos de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2025 en Cisarua (Bogor), Indonezio. Por la sukceso de IJK gravas la partopreno de junuloj el ĉiuj mondopartoj, kiuj kontribuas al la programo kaj organizado de la kongreso.
Financa subteno estas havebla por tiuj, kiuj deziras partopreni en la kongreso, kaj pro siaj kompetentoj kaj kontribuoj al la movado meritas tion, sed ne disponas pri ekonomiaj rimedoj por tion realigi. Ĉiun jaron TEJO malfermas konkurson, en kiu ĝi elektas kandidatojn kiuj kontentige plenumas certajn kondiĉojn.
Kiel la fonduso povas subteni vin
La fonduso kovras:
- ekde 50% ĝis 75% de vojaĝkostoj en la plej malmultekosta maniero;
- ĝis 100% de kostoj de loĝado kaj manĝado en la plej malmultekosta kategorio dum la kongreso;
- ĝis 100% de la programkotizo; kaj
- ĝis 100% de la vojaĝasekuro bezonata dum la tuta vojaĝo.
La fonduso kovros ankaŭ la kotizon de via kandidatiĝo por vizo al Indonezio kaj TEJO ankaŭ okupiĝos pri preparado de vizpetoj kaj eldonado de invitleteroj, se vi tion bezonas.
La fonduso ne kovras poŝmonon, ekskursojn, aliajn kongresajn servojn, kaj eventualajn kromvojaĝojn aŭ elspezojn kiuj ne rilatas al la kongreso.
Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi estas:
- esti individua membro de TEJO je la momento de kandidatiĝo;
- aĝi inter 18 kaj 35 jarojn dum IJK;
- posedi postkomencan lingvonivelon de Esperanto, ekde minimume nivelo A2 de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) pri lingvoj;
- havi validan pasporton je la momento de kandidatiĝo, kun minimume ses (6) monatoj da valideco ĝis la fino de la tuta vojaĝo; kaj
- sendi plenigitan formularon kun motivletero kaj rekomendleteroj el minimume du (2) individuaj membroj de TEJO.
Prioritataj estas kandidatoj, kiuj kandidatiĝas por sia unua IJK. Kandidatoj kiuj partoprenis antaŭan IJK-n laŭeble klarigu kial ili aparte bezonas partopreni ĉi tiun kongreson kaj kion ili povas alporti al ĉi tiu kongreso.
Aliaj kondiĉoj ne nepraj sed favore konsiderataj estas:
- bona regado de Esperanto, minimume el KER-nivelo B2, laŭeble pruvita per atestiloj;
- aktivado en TEJO, landa/faka aŭ loka organizo aŭ/kaj antaŭa sperto pri organizado de eventoj;
- civitaneco en la B-, C-, aŭ Ĉ-landoj laŭ la landokategorioj de la kongreso;
- neeblo alimaniere financi la partoprenon en la kongreso; kaj
- klaraj planoj pri estonta agado en la Esperanto-movado, ekz. kiel IJK povas pozitive helpi ilin daŭrigi sian aktivadon en TEJO kaj/aŭ la loka movado.
Junuloj de la tuta mondo rajtas kandidatiĝi por la konkurso. Kadre de IJK 2025 okazas donackampanjo por subteni junulojn de Azio kaj Oceanio, kaj kandidatoj el tiuj mondopartoj estas aparte bonvenaj. Tamen, TEJO dediĉos parton de la fonduso al junuloj el aliaj kontinentoj krom la supre menciitaj.
Ne rajtas kandidatiĝi stabanoj de TEJO, homoj kiuj jam antaŭe ricevis subtenon de la fonduso, kaj homoj kiuj antaŭvidas partopreni la kongreson per alia tipo de financa subteno (ekzemple, projektoj kaj subvencioj de TEJO aŭ de aliaj organizoj).
Elektitaj kandidatoj devas:
- ĉeesti la tutan kongreson,
- plenumi taskojn delegitajn antaŭ la kongreso;
- partopreni antaŭkongresan trejnadon, preparajn kunsidojn kaj aliaj kapabligajn aktivaĵojn por organizantoj kaj helpantoj;
- kontribui al la kongresa programo per minimume unu (1) aktivaĵo;
- partopreni aŭ kunorganizi specialan programeron kun aliaj subtenatoj de la fonduso;
- deĵori kiel helpanto en difinitaj periodoj dum la kongreso;
- realigi postkongresan informadon pri IJK al esperantista aŭ/kaj neesperantista publiko (ekz. artikolon, filmeton, kanton aŭ alitipan artaĵon, aŭ prelegon);
- partopreni retrokupladon pri la kongreso;
- reiri al sia hejmlando post la kongreso kaj daŭrigi agadon en la loka Esperanto-movado per la spertoj kaj konoj akiritaj dumkongrese;
- dokumenti ĉiujn elspezojn rilate sian partoprenon en IJK kaj sendi pruvilojn pri elspezoj al la Kasisto de TEJO.
Elektitaj kandidatoj subskribas kun TEJO interkonsenton pri reciproka subteno. Per la interkonsento la elektito akceptas plenumi ĉiujn devojn supre listigitajn. Ĉiuj reguloj de la konkurso troviĝas en la nova Regularo pri la Konkurso “Partoprenu IJK-n”.
Kiel kandidatiĝi
Ĉu vi kredas ke vi plenumas ĉiujn kondiĉojn kaj pretas plene kaj energie kontribui al IJK 2025? Kandidatiĝu nun!
Por kandidatiĝi, plenigu ĉi tiun formularon. En la formularo vi skribos pri viaj bazaj detaloj, motivoj, profilo, kaj detaloj de la subteno kiun vi petas.
Vi ankaŭ devas kolekti minimume du (2), maksimume kvar (4) subtenleterojn de aliaj individuaj membroj de TEJO. La subtenleteroj devas esti subskribitaj. Aliaj aldonaj dokumentoj (pliaj atestiloj, CV, ktp) estas bonvenaj. Ĉiuj dosieroj devas esti en PDF-formato laŭeble.
La limdato por kandidatiĝi estas prokrastita ĝis la 31-a de marto 2025 (lundo). Kandidatoj povas esti kontaktitaj por intervjuo laŭnecese. La rezultoj estos anoncitaj en la unuaj semajnoj de aprilo 2025.
Ne hezitu skribi al Albert Stalin Garrido, Kongresa Oficisto de TEJO, ĉe albert.stalin@tejo.org se vi havas demandojn. Bonŝancon en via kandidatiĝo!
Subtenu la fonduson “Partoprenu IJK-n”
Se vi troviĝas en bona ekonomia pozicio kaj ŝatus helpi tiujn, kiuj ne estas, por ke ankaŭ ili partopreni nian kongreson, bonvolu donaci al la fonduso “Partoprenu IJK-n”. Detaloj troviĝas en ĉi tiu retpaĝaro. Dankon pro via malavara subteno!
TEJO kore dankas al sia partnero, Universala Esperanto-Asocio (UEA), kaj al ĉiuj esperantistoj kaj organizoj, kiuj subtenas la fonduson “Partoprenu IJK-n”.