Kotizoj

La kotizoj por IJK 2025 multe varias depende de viaj cirkonstancoj kaj ankaŭ iom de via kapablo pagi (kalkulite el via loĝlando kaj aĝo). La kotizo konzistas el du ĉefaj partoj: programkotizo kaj loĝkotizo. Kromaj kotizoj ankaŭ povas aplikiĝi.

Vidu la paĝon “Pagmetodoj” por lerni kiel pagi vian kotizon.

Programkotizo

Por partopreni, vi bezonas pagi la programkotizon. Ĝi dependas de viaj aĝo (pli junaj kongresanoj pagas malpli) kaj loĝlando (vidu klarigon sube). Tiel, ĉiu partoprenanto kontribuas juste al la sukceso de la kongreso.

La ĉi-suba tabelo estas la kotizoj validaj por la unua aliĝperiodo (ĝis 31/01/2025). Poste, ili plialtiĝos.

0-1213-1718-2627-3536+
A-landoj0€40€50€60€80€
B-landoj0€30€40€50€70€
C-landoj0€20€30€40€60€
Ĉ-landoj0€10€20€30€50€

A-landoj: Andoro, Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Britio, Brunejo, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Honkongo, Irlando, Islando, Israelo, Italio, Japanio, Kanado, Kataro, Liĥtenŝtejno, Luksemburgio, Makao, Malto, Monako, Nederlando, Norvegio, Novzelando, Sanmarino, Singapuro, Sudkoreio, Svedio, Svislando, Tajvano, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Usono

B-landoj: Bahamoj, Barejno, Bulgario, Ĉeĥio, Ĉinio, Estonio, Grekio, Hispanio, Hungario, Kipro, Kroatio, Kuvajto, Latvio, Litovio, Malajzio, Maldivoj, Omano, Pollando, Portugalio, Rumanio, Sauda Arabio, Sejŝeloj, Slovakio, Slovenio, Vatikano

C-landoj: Albanio, Antigvo kaj Barbudo, Argentino, Armenio, Barato, Barbado, Bosnio kaj Hercegovino, Brazilo, Ĉilio, Filipinoj, Gujano, Indonezio, Kartvelio, Kazaĥio, Kostariko, Maŭricio, Meksiko, Montenegro, Norda Makedonio, Panamo, Rusio, Sankta Kito kaj Neviso, Serbio, Tajlando, Trinidado kaj Tobago, Turkio, Turkmenio, Urugvajo, Vjetnamio

Ĉ-landoj: Ĉiuj aliaj landoj

Aliĝintoj ĝis 12-jaraĝaj inkluzive (naskitaj post 09/08/2012) ne pagas la programkotizon. Loĝkotizon ili pagas se ili restos en la kongresejo; ankaŭ aliaj kotizoj povas aplikiĝi.

Landokategorioj

Specife por IJK 2025 ni reformis la 4-kategorian klasifikadon de loĝlandoj, kiu celas fari la IJK-n pli alirebla kaj tutmonda por junuloj el ĉiuj landoj. La klasifikado dependas de diversaj faktoroj, ne nur de la ekonomia bonfarto de lando kaj la pagipovo de ĝiaj civitanoj, sed ankaŭ ĝia proksimeco al la IJK (sekve, la taksataj vojaĝkostoj de tiu lando al la IJK kaj reen), la neceso peti vizon, ktp.

Tiu ĉi sistemo rilatas nur al la programkotizo kaj ne al aliaj kotizoj. Vidu supre la landoliston.

Ĉu vi estas membro aŭ patrono de TEJO?

Ĉu vi sciis ke individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ricevas 50€ da rabato kiam ili aliĝas al la IJK? Se vi estas nek individua membro, nek patrono, vi devos pagi tiun sumon anstataŭe.

En multaj landoj, iĝi individua membro aŭ patrono estas malpli multekoste ol pagi 50€. Krome, tiel vi subtenos la agadon de TEJO kaj de la tutmonda junulara E-movado. Plia informo (inkluzive de kiel membriĝi aŭ patroniĝi) trovigas en ĉi tiu paĝo.

Aliĝperiodoj

Aliĝoj al la IJK estas dividitaj en pluraj fazoj, nomataj aliĝperiodoj. Por ĉiu kongresano, la aliĝperiodo aplikebla dependas de la dato de la aliĝo kaj sendo de minimuma antaŭpago de la kongresano. Pli malfruaj aliĝantoj pagas pli altajn programkotizojn.

Se vi aliĝas surloke, vi krompagos 10€. Tamen, evitu tion, ĉar ni ne povos garantii, ke la servoj kiujn vi bezonos estos tiam ankoraŭ haveblaj. Planu vian partoprenon frue por ŝpari multe da mono.

Komenco Fino Aldona
kotizo
1a aliĝperiodo
(nuna)
17/11/202431/01/2025
+ € 0
2a aliĝperiodo01/02/202520/04/2025+ € 5
3a aliĝperiodo21/04/202530/06/2025+ € 10
4a aliĝperiodo01/07/202508/08/2025+ € 15
Surloke09/08/2025+ € 25


Partatempa Ĉeesto

Se vi ĉeestas nur unu aŭ du tagojn, vi ĝuos rabaton de 50% de la plena programkotizo, aldone al via loĝkotizo. En ĉiuj aliaj okazoj vi pagas la plenan programkotizon, do prefere ĉeestu plene!

Rabato por handikapitoj

Ĉu vi havas iun handikapon (fizikan aŭ mensan) kaj disponas pruvilon pri tio? Vi povas ĝui rabaton (35-50%) surbaze de via aliĝperiodo. Nepre indiku tion en la aliĝilo. Ne forgesu kunporti validan pruvilon kiam vi alvenas al la kongreso. 

1a aliĝperiodo: 50% rabato
2a aliĝperiodo: 45% rabato
3a aliĝperiodo: 40% rabato
4a aliĝperiodo: 35% rabato

Antaŭpago

Nur aliĝi ne sufiĉas. Por ke via aliĝo estu valida, vi bezonas ankaŭ antaŭpagi minimuman sumon de 30€. Tio signifas, ke ni nur traktos vian aliĝon kaj rezervos la servojn, kiujn vi bezonas kiam ni ricevos minimume tiun sumon de vi. Tiu pago estas parto de via plena kotizo kaj ne estas aldona. Tiu sumo estas neredonebla sed transdonebla al alia kongresano kaze de rezigno pri aliĝo.

Loĝkotizo

Vi povas legi pri la diversaj eblecoj ĉi tie.

Krom se vi elektas loĝi ekster la kongresejo, vi pagas loĝkotizon. Por viaj sekureco kaj komforto, ni forte rekomendas mendi ĉambron nur ene de la kongresejo. Tiel, ni ankaŭ povos pli facile helpi vin se vi havos bezonojn aŭ problemojn dum via restado.

Atentu: Ĉiuj subaj loĝkotizoj jam inkluzivas la koston de tri manĝoj kaj du kafpaŭzoj ĉiutage. Ne eblas mendi ilin aparte!

Tipo de ĉambroPrezo
(nokto/homo)
Prezo
(semajno/homo)
1-persona ĉambro
43€301€
2-persona ĉambro
(opcioj: unulita aŭ dulita)
30€210€
3-persona ĉambro
(tri individuaj litoj)
26€182€
4-persona ĉambro
(konsistas el 2 dupersonaj litoj)
23€161€

Unupersonaj, tripersonaj, kaj kvarpersonaj ĉambroj estas malabundaj. Aliĝu tuj por rezervi vian liton kaj loĝi kun viaj preferataj homoj!

Manĝokotizo

Kongresanoj kiuj elektas ne loĝi en la kongresejo ankoraŭ povas manĝi kune kune kun aliaj kongresanoj, se ili pagas apartan kotizon por tri manĝoj kaj du kafpaŭzoj tage kontraŭ 14€/persono (krom la 9-a kaj la 16-a de aŭgusto, en kiu la kotizo estos nur 6€/persono). La semajna kotizo por manĝado estas 96€/persono. Oni ne povas mendi individuajn manĝojn. Legu pli pri manĝado.

T-ĉemizo

Aĉetu kongresan T-ĉemizon por havi belan kaj longdaŭran memoraĵon de ĉi tiu bela IJK! Rezervu la vian kontraŭ nur 5,50€. Kongresanoj kiuj aliĝis kaj antaŭpagis ĝis la 15-a de decembro 2024 ricevos ĝin senpage.

Financa subteno

Ĉu vi troviĝas en malfacila ekonomia situacio kaj ne povas mem financi vian partoprenon aŭ vojaĝon al la IJK? Ĉirkaŭ januaro 2025, TEJO lanĉos la konkurson “Partoprenu IJK-n” kun la celo finance subteni junulojn el diversaj landoj.

La Kongresa Komisiono ankaŭ serĉas diversajn manierojn por subteni la partoprenon de multaj junuloj. Se vi ŝatus helpi fari la kongreson pli diversa kaj inkluziva, bonvolu konsideri subteni nin.

Vi povas rericevi iom da mono se vi laboros dumkongrese kiel Helpanto! Proponu vin dum via aliĝo aŭ skribe al ijk2025@tejo.org.