Ni komprenas ke ĉiu homo havas siajn preferojn kaj bezonojn, do tial ĉi-jare ni havas kelkajn malsamajn manierojn por via restado.
Por viaj sekureco kaj komforto, ni forte rekomendas mendi ĉambron nur ene de la kongresejo. Tiel, ni ankaŭ povos pli facile helpi vin se vi havos bezonojn aŭ problemojn dum via restado.
Ĉu vi ŝatus kunhavigi ĉambron kun viaj amikoj? Nepre indiku iliajn nomojn kiam vi aliĝas, por ke ni povu konsideri loĝigi vin kune! Aŭ ĉu vi eble preferas iom pli da privateco? Konsideru rezervi luksan unupersonan ĉambron! Rigardu la kotizojn sube:
Loĝkotizoj
Tipo de Ĉambro | Prezo (nokto/homo) | Prezo (semajno/homo) |
4-persona ĉambro (konsistas el 2 dupersonaj litoj) | 23 € | 161 € |
3-persona ĉambro | 26 € | 182 € |
2-persona ĉambro (opcioj: unulita aŭ dulita) | 30 € | 210 € |
1-persona luksa ĉambro | 43 € | 301 € |
Unupersonaj, tripersonaj, kaj kvarpersonaj ĉambroj estas malabundaj. Aliĝu tuj por rezervi vian liton kaj loĝi kun viaj preferataj homoj!
Laŭ la reguloj de kongresejo, ĉiuj ricevos aliron al sia ĉambro ekde la 14:00 de la alventago kaj devos forlasi la ĉambron antaŭ tagmezo (12:00) de sia forirtago.
Agrablaĵoj
Gastoj de la kongresejo povos ĝui dum la semajno diversajn agrablaĵojn por fari sian restadon pli komforta:
- LED-televido kun kablo
- Vifio (kun averaĝa rapideco de 35 MB/s)
- Skribotablo
- Salono
- Elektra kruĉo por teo kaj kafo
- Akvo-varmigilo
- Duŝejoj kaj necesejoj (kun sufiĉa provizo de neceseja papero)
Tendumado
Gastoj ne rajtas tendumi en la kongresejo, do tendumado dum IJK 2025 ne estos eblo. Bonvolu elekti unu el niaj ekzistantaj loĝebloj.