Dum la IJK vi povos manĝi sanajn kaj tradiciajn indoneziajn manĝaĵojn kaj ĝui kafpaŭzojn ĉiutage. Por tiuj, kiuj mendas ĉambron en la kongresejo, la kostoj por tri manĝoj kaj du kafpaŭzoj dum la tago estas jam inkluzivitaj en via loĝkotizo. Ne eblas malmendi ilin aparte.
Se vi ial elektas ne loĝi en la kongresejo kaj memzorgi pri via loĝado, vi ankoraŭ povas manĝi kune kune kun aliaj kongresanoj, se vi pagas apartan kotizon por tri manĝoj kaj du kafpaŭzoj tage kontraŭ 14€/persono (krom la 9-a kaj la 16-a de aŭgusto, en kiu la kotizo estos nur 6€/persono). Oni ne povas mendi individuajn manĝojn.
Vegetaraj kaj veganaj opcioj estos disponeblaj. Se vi havas alergiojn aŭ aliajn dietajn bezonojn, nepre indiku tion en la aliĝilo.
Matenmanĝo
Matenmanĝo estos servita kiel bufedo: vi mem povos kolekti vian matenmanĝon. Inter la haveblaj opcioj por matenmanĝi estos:
- Du specoj de rizo
- Unu ĉefa plado (el kokido)
- Unu kromplado (vermiĉeloj/nudeloj/kwetiau)
- Unu legomo
- Du stufaĵoj
- Tranĉitaj fruktoj (akvomelono kaj melono)
- Kaĉo de verdaj faboj/gluiĝema rizkaĉo
- Freŝa pano kaj marmelado
- Cerealoj
- Trinkaĵoj: Suko, kafo kaj teo, bandrek, minerala akvo
Tagmanĝo kaj Vespermanĝo
Tagmanĝo kaj vespermanĝo estos servitaj kiel bufedo. Estos pluraj opcioj proveblaj, kaj ni rekomendas, ke vi provu laŭeble ĉiujn tradiciajn manĝaĵojn kiujn Indonezio povas proponi al vi!
Kafopaŭzoj
Inter manĝoj, ni ankaŭ provizos manĝetojn kaj trinkaĵojn por la kafopaŭzoj. Teo, kafo, kaj dolcaĵoj, interalie, estos servitaj. La kosto por kafopaŭzoj estos inkluzivita en via loĝkotizo (se vi mendas ĉambron en la kongresejo) aŭ en la aparta manĝokotizo.
Apartaj servoj por manĝado
Restoracio
Alfa Resort ankaŭ havas propran restoracion kun diversaj opcioj inter tradiciaj manĝaĵoj se vi ekmalsatas aŭ simple ŝatus manĝi ion inter la manĝohoroj. Mendojn en la restoracio vi pagas aparte. La restoracio estas malfermita de 06:00 ĝis 22:00 ĉiutage.
Memzorga Kuirejo
Ĉu vi ŝatus prepari ion tre specialan por la Trinkomanĝa Nokto aŭ simple havas iun manĝaĵon por kunhavigi al aliaj kongresanoj? Jen bona novaĵo! En kelkaj partoj de la kongresejo troviĝas kuirejoj, en kiuj vi povas prepari manĝaĵojn kiujn vi havas.