Por aliĝi al la IJK vi bezonas sendi almenaŭ antaŭpagon de 30€ en la momento de via aliĝo. Vi povas tuj pagi ĉion, sed vi ankaŭ povas pagi la reston en alia momento, sed nepre antaŭ la kongreso. Ĉiuj pagoj devas esti senditaj al TEJO, kaj ĉiuj prezoj estas en eŭroj (EUR). Se vi sendas el malsama valuto, konsideru la kurzon kiu povus influi la finan sumon kiun TEJO ricevus.
Krom se vi pagas per debet-/kreditkarto aŭ bankĝiro (al Bunq), nepre sendu pruvilon de sukcesa pago al ijk2025@tejo.org.
Per debet- aŭ kreditkarto
Por IJK 2025 eblos pagi per debet- aŭ kreditkarto. Tio estas rapida maniero sendi vian pagon al ni. TEJO uzas Stripe, sekura servo por realigi pagojn per bankkartoj. Stripe rekte debetas monon el via karto. TEJO ne ricevas vian kartinformon, sed nur la informon, ke vi pagis, la sumon pagitan, kaj ceterajn datumojn (viajn nomon, retadreson, kaj la celon de la pago). Por pagi, uzu la ĉi-suban butonon:
Atentu kiam vi pagas: En la kampo “Originala valuto de la karto,” elektu la valuton, en kiu via karto estis eldonita de via banko. Ekzemple, se via karto estas brita kaj estas en GBP, nepre elektu tion (ne EUR). Administraj kostoj de Stripe varias laŭ kartvalutoj.
Per la bankokonto de TEJO
Se vi loĝas en unu el la SEPA-landoj, vi povas senpage sendi monon per bankĝiro al nia bankokonto:
- IBAN: NL89 BUNQ 2116 0856 67
- BIC/SWIFT: BUNQNL2A
- Nomo: Wereld Esperanto-Jongeren Organisatie (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO))
- Komento: IJK2025 + Nomo de Kongresano + Celo
- Banko: Bunq
- Poŝtadreso de la banko: Naritaweg 131-133, 1043BS Amsterdam, Nederlando
Ankaŭ homoj ekster SEPA-landoj povas ĝiri monon al tiu konto, sed esploru unue pri administraj kostoj ĉe via banko.
Per via UEA-konto
Se vi estas individua membro de UEA kaj havas bonhavon en via konto (kun kodformato: xxxx-x), vi povas ĝiri monon al la UEA-konto de la IJK (ijkb-b). Skribu al financoj@co.uea.org kun la indikoj “IJK 2025”, la celo de la pago (ekz. pago de kotizo), kaj via nomo. Poste, nepre plusendu al ni la konfirmon de UEA pri sukcesa ĝiro.
Per PayPal
Ensalutinte al via PayPal-konto, iru al la paĝo “Sendi kaj Peti.” Entajpu la retadreson: info@tejo.org. Por ke TEJO ricevu la ĝustan sumon, entajpu la koncernan sumon ĉe “La ricevanto ricevos…” por kalkuli la tutan sumon kiun vi devas pagi. Sube, skribu “IJK 2025 + Nomo de Kongresano + Celo.”
Notu ke vi devas transpreni la administrajn kostojn de Paypal. Antaŭ ol pagi, kalkuli kiom vi bezonas aldoni al la sumo kiun vi deziras pagi per retejoj kiel Omnicalculator aŭ Tipalti. Gravas aldoni tion, ĉar se vi sendos nur 30€, ni ricevos nur ~28,63€.
Nepre sendu pruvilon de sukcesa pago al ijk2025@tejo.org.
Plej oftaj demandoj
Demando: Ĉu estos ankaŭ aliaj pagmetodoj krom la supre menciitaj?
Respondo: Ni prilaboras por ke estu pli da pagmetodoj disponeblaj! Ni ankaŭ konsideras la eblon kunlabori kun perantoj por faciligi interkontinentajn pagojn inter EUR kaj aliaj valutoj.
Demando: Ĉu mi devas tuj antaŭpagi post aliĝo?
Respondo: Estas forte rekomendinde antaŭpagi tuj post la aliĝo, sed tio ne estas deviga. Aliĝinto povas antaŭpagi je ajna momento oportuna al tiu. Oni atentu tamen ke la aliĝperiodo aplikebla al ĉiu individua aliĝo dependas de la dato de la antaŭpago de 30€. Alivorte, por profiti de la programkotizo de la sama aliĝperiodo oni devas antaŭpagi ĝis la limdato de tiu periodo. Poste, aliĝoj sen antaŭpago estos konsideritaj kiel aliĝoj de la sekva aliĝperiodo.
Demando: Ĉu mi povas pagi surloke?
Respondo: Surlokaj pagoj ĝenerale ne estos akceptitaj. Ĉar multaj kongresaj servoj devas esti rezervitaj kaj pagitaj anticipe, ni preferas ke vi ne pagu surloke. En la plej esceptaj kazoj eblus pagi surloke nur kun la eksplicita konsento de la Kongresa Komisiono.
Se neniu el niaj pagmetodoj funkcias por vi, tuj skribu al ni retpoŝte kaj ni klopodos trovi por vi la plej taŭgan solvon.
Demando: Ĉu mi devas transpreni la administrajn kostojn de pago?
Respondo: Jes. Preskaŭ ĉiuj pagmetodoj havas administrajn kostojn. Ekzemple, se via kotizo estas 100€ kaj vi sendas precize 100€, la servo forprenos etan parton de tiu sumo, kaj fine TEJO ricevos iom malpli (ekzemple, 97€). Tiukaze vi ankoraŭ ŝuldos al TEJO la mankantan sumon (3€) kiun la servo forprenis el via pago.
Tiujn kostojn do transprenu ne TEJO, sed la paganto mem. TEJO postulas ke vi aldonu iun kromsumon al via pagota sumo por kovri administrajn kostojn. Ekzemple, por bankkartaj pagoj per kartoj de SEPA-landoj (krom Britio), TEJO postulas la krompagon de 2,5% + 0,25€ sur la pagota sumo. Do, por certigi ke ni ricevos 100€, vi devos pagi 102,75€. La sama principo aplikiĝas al Paypal-pagoj.