Kio okazis dum IJK 2025?
- Multaj prelegoj, diskutrondoj kaj atelieroj ĉirkaŭ la kongresa temo “Diverseco, solidareco, kaj toleremo“;
- Diverstemaj prelegoj, debatoj, kursoj kaj ludoj dum la tuta tago;
- Malaĉaj koncertoj, la Trinkomanĝa Nokto, kulturaj prezentoj pri Indonezio, kaj aliaj vesperaj programeroj;
- Trankvila gufujo, maltrankvila trinkejo, kaj diversaj ludejoj;
- Specialaj programeroj pri Indonezio kaj Sudorienta Azio;
- Ekskursoj al naturo kaj la urbo, kaj enprofundiĝo en la loka kulturo;
- Kaj kompreneble la Junulara Movada Foiro, Malferma Horo de la Estraro, kaj la Komitatkunveno de TEJO!
Se vi volas vidi la programon de la pasinta IJK, iru al ĉi tiu ligilo.