Proponu vian programeron!

Ĉu vi volas helpi pliriĉigi la enhavon de la kongreso? Ekde nun eblas proponi vian propran kontribuon al la Taga Programo! En la IJK povas okazi ĉio ajn—prelegoj, kunsidoj, atelieroj, ludoj, diskutrondoj, ekspozicioj, filmoj, ktp. Vi povas okazigi aktivaĵon pri ĉiu ajn temo, ne nepre rilate al Esperanto, sed certe en Esperanto.

Ni aparte aprezas kontribuojn al la kongresa temo: “Diverseco, solidareco, kaj toleremo.” Programeroj akceptitaj kadre de la kongresa temo ricevos aldonajn subtenon kaj reklamadon.

Por komenci, plenigu la formularon per la ĉi-suba butono. Nepre aliĝu al la IJK unue, ĉar alikaze ni ne traktos vian proponon. Vi rajtas proponi pli ol unu programeron se vi volas.

La limdato por proponi programeron estas la 30-a de junio 2025 (lundo). Ju pli frue vi proponas, des pli certos, ke ni povos akcepti vian proponon kaj plenumi viajn bezonojn kaj preferojn.

Via kontribuo devas konformi al la reguloj por agrable IJK-umi. Se vi havas demandon aŭ bezonas konsilon, ne hezitu skribi al Albert ĉe ijk2025@tejo.org aŭ Telegrame (@astgarrido).

Vespera kaj Nokta Programo

Ĉu vi estas artisto aŭ muzikgrupo kiu volas prezenti vian talenton aŭ ĉu vi havas iun malaĉan ideon pri la vespera aŭ la nokta programo? Skribu al ijk2025@tejo.org pri tio. Ni aparte bonvenigas proponojn kaj ideojn pri indoneziaj kaj aziaj artaĵoj!