Ni deziras provizi ĉiun ĉeestanton per agrabla, sekura kaj inkluziva kongresa sperto sendepende de ties kultura fono, raso, klaso, religio, genraj identeco kaj esprimo, seksorientiĝo, aĝo, korpa aspekto, handikapeco, lingvokapablo, ktp.
Molesto, en ajna formo, ne estos tolerata.
Kvankam ni prenas kiel bazon la supozon, ke ĉiuj partoprenantoj de la kongreso mem komprenas kaj akceptas la ĝeneralan koncepton ĉi-supre prezentitan, ni traktas tiun ĉi temon tre serioze. Pro tio, ni petas al ĉiuj legi la sekvajn regulojn kaj indikojn, kaj konscie observi ilin dum la evento.
Molesto inkluzivas ĝenan interrompadon de konversacioj aŭ aliaj eventoj, ĝenan korektadon de lingvaj eraroj, senkonsentan fotadon, filmadon aŭ voĉregistradon, ofendajn komentojn aŭ ŝercojn, intencan timigadon, postkuradon, malkonvenan fizikan kontakton, kaj nebonvenan seksan atenton.
Ni specife invitas ne afiŝi, disdoni, projekcii aŭ alimaniere diskonigi dum la kongreso ajnan materialon (varbilojn, informilojn, ktp.) kiuj uzas nemotivitan seksan enhavon kiel atentokaptilon.
Diskutoj aŭ bildoj rilataj al sekso, pornografio, diskriminacia parolo, aŭ simile, estas bonvenaj nur en esceptaj kazoj, kiam ili plenumas tiujn ĉi kondiĉojn:
- La organizantoj donis permeson (ekz. akceptis oficiale enmeti ilin en la programon de la evento);
- Ili estas necesaj por la temo de la diskuto kaj ne ekzistas alternativoj;
- Ili estas prezentitaj en respektema maniero;
- La ĉeestantoj estas avertitaj antaŭe kaj havas la eblon forlasi la aktivaĵon se ili ne sentas sin komfortaj.
Fumi ne estas permesite ene de la kongresejaj konstruaĵoj. Oni rajtas fumi ekstere, sed bonvolu zorgi ne ĝeni homojn, kiuj malŝatas la fumon, kaj ne forgesu ĵeti la cigared-stumpon al rubujo.
Se vi ŝatus foti dum la evento, konsideru kaj respektu la fakton, ke ne ĉiuj homoj volas esti fotitaj. Krome, antaŭ publikigi aŭ diskonigi viajn fotojn, klopodu havi la konsenton de la homoj, kiuj aperas en ili. Rigardu iliajn nomŝildojn, ĉar tie estos indikilo, ĉu la kongresano konsentas esti fotita aŭ ne.
Ni atendas ke partoprenantoj, kaj eventualaj eksteraj gastoj, sekvu tiujn ĉi gvidliniojn ĉe ĉiuj kongresejoj kaj kongres-rilataj sociaj eventoj.
Se partoprenanto engaĝiĝas en molesta konduto, la Kongresa Komisiono, kun la rekomendo de la Konfidencpersonoj, povas entrepreni ajnan agon, kiun ili konsideras taŭga, de parolaj avertoj ĝis, kiel lasta rimedo, forpeli tiun homon el la kongreso (sen repago), aŭ sinturni al la loka polico.
Se vi estas molestita, rimarkas ke iu alia estas molestata, aŭ havas ajnan alian zorgon, bonvolu kontaktiĝi tuj kun niaj Konfidencpersonoj, kiuj ĉiam estas pretaj helpi, konsili aŭ diskuti taŭgan solvon. La kontaktinformo de Konfidencpersonoj estos afiŝita ĉi tie en la retejo kaj ankaŭ en diversaj partoj de la kongresejo.
Pli specifaj kontaktoj kaj rimedoj por atentema kunestado estos provizitaj antaŭ kaj dum la aranĝo. Dubojn, demandojn aŭ komentojn pri tiuj ĉi reguloj vi povas direkti al: ijk2025@tejo.org.