Hej!
La 81-a IJK en Indonezio estos la unua IJK en multaj sencoj: ĝi estas la unua en Indonezio, la unua ekstereŭropa postpandemia IJK, kaj la unua en Azio post 11 jaroj! Pro tio, ni kore bezonas vian malavaran subtenon por fari ĉi tiun historian eventon sukcesa.
81-a IJK: granda oportuno por Azio kaj Oceanio
Bedaŭrinde, malgraŭ la fakto ke Azio kaj Oceanio estas grandaj kontinentoj, ili estas inter la malplej reprezentataj en la lastaj okazigoj de la IJK. Ekzemple, statistikoj el IJK 2024 (Šventoji) montris, ke nur kvar kongresanoj venis el Azio kaj unu el Oceanio.
Ni esperas, ke la situacio estus malsama dum la 81-a IJK. La unua IJK en Azio post Nazareto en 2013, ĉi tiu IJK estos malofta okazo por junaj azianoj (pluraj el kiuj intertempe ekaktivis jam post tiu lasta IJK antaŭ pli ol jardeko) por kapabliĝi pri diversaj temoj, forĝi daŭripovan kunlaboron kun aliaj aktivuloj, kaj, ĝenerale, sperti la spiriton kaj la kulturon de la IJK kiuj kunigas junulojn tutmonde.
Reciproke, tiu IJK ankaŭ fariĝos ŝanco por homoj el aliaj mondopartoj por pli profunde konatiĝi kun la junuloj de Azio kaj Oceanio, ne nur de Indonezio, sed ankaŭ de Filipinoj, Orienta Timoro, Tajlando, Aŭstralio, kaj de ĉiuj aliaj landoj de la regiono, kies E-komunumoj vigliĝis kaj kreskis tra la lastaj jaroj. Kongresanoj tiel lernos de la diversaj kulturoj, spertoj, kaj labormanieroj unu de la alia.
Fonduso “Partoprenu IJK-n”
TEJO, kiu okazigas la IJK-n, administras la fonduson “Partoprenu IJK-n,” kies specifa celo estas subteni junulojn el diversaj landoj de la mondo kiuj montras rimarkindan aktivecon en nia movado kaj kies partopreno en la IJK povus kaj multe kapabligi ilin kaj instigi al ili pli aktivan kontribuadon al nia movado, sed kies soci-ekonomiaj situacioj ne permesas al ili partoprenon.
Ĉiujare TEJO malfermas konkurson por elekti junulojn, el dekoj da kandidatoj, depende de la havebla mono en la Fonduso. Por la elektitoj, TEJO pagas programkotizon kaj loĝkotizon, repagas ĝis 80% de iliaj vojaĝkostoj al kaj el la kongreso, kaj krome subtenas pri vizpetado (se necese), kondiĉe ke ili helpas pri la sukcesa organizado de la IJK. Tiel, TEJO certigas ke multaj kontinentoj estas samtempe reprezentataj, specife dum IJK-oj en Eŭropo, kies kostoj ofte estas tro altaj por multaj junuloj kiuj loĝas ekster tiu kontinento.
Helpu nin realigi la partoprenon de laŭeble multaj junuloj en la 81-a IJK en Indonezio. Via donaco atingos tre longan distancon.
Tra Azio kaj Oceanio troviĝas multaj promesplenaj junuloj, kiuj sendube meritas partopreni ĉi tiun IJK-n, sed aŭ estas studentoj aŭ troviĝas en malfacilaj ekonomiaj situacioj. En 2025, nia komuna misio estu: alporti ilin ĉiujn al Indonezio kaj fari la 81-an IJK-n granda renkontiĝo, en kiu aziaj kaj oceaniaj junuloj estu la steluloj.
Por la IJK 2025, la konkurso “Partoprenu IJK-n” daŭre estos same malfermita al junuloj el ĉiuj naciecoj sendiskriminacie, sed parto de la fonduso iros specife por subteni junulojn el Azio kaj Oceanio. Ni esperas, ke vi kaj viaj organizoj povas esti niaj partneroj en tiu celo. Jen kelkaj manieroj, per kiuj vi povas fari tion:
1. Donaci al la Fonduso “Partoprenu IJK-n”
Jen la plej facila kaj efika maniero certigi, ke via mono rekte iros al la partoprenigo de junuloj. TEJO organizos kaj peros vian subtenon. En la aliĝilo, vi povas indiki la sumon, kiun vi intencas donaci, sed vi ankaŭ povas simple donaci je ajna momento kaj ofteco laŭplaĉe. Legu pri la diversaj eblaj pagmanieroj.
Vi ankaŭ povas fari libervolan donacon per ĉi tiu ligilo. Tiun pagformularon funkciigas Stripe, sekura servo por fari donacojn kaj pagojn per bankkartoj. Alternative, se vi havas UEA-konton, vi ankaŭ povas ĝiri vian donacon al la konto “ijkb-b” (nepre indiku, ke via ĝiro estas celata kiel donaco).
100/5000€
Niaj ĝisnunaj kolektoj, por travideblo. Ĉu vi helpos nin atingi la celsumon? (Laste ĝisdatigita 01/12/2024.)
Konvinku ankaŭ viajn familianojn, amikojn, kolegojn, aŭ eĉ klubojn, ke ili faru la samon. La nomoj de ĉiuj donacintoj kiuj donacas minimume 5€ aperos en la IJK-retejo kiel subtenantoj (krom se vi esprimis preferon resti anonima).
2. Starigi specialan fonduson aŭ konkurson por subteni junulojn
Ĉu vi estas membro aŭ aktivulo en Esperanto-asocio en via urbo aŭ lando? Ĉu vi volas mem organizi iun grupan subtenon al junaj esperantistoj de via lando aŭ de aliaj landoj? Vi povas konvinki vian estraron aŭ membraron starigi fonduson similan al “Partoprenu IJK-n.” Ni povas helpi reklami vian iniciaton al nia tutmonda reto por ke ĝi atingu taŭgajn kandidatojn!
3. “Adopti” junulon
Ĉu vi konas iun junulon, kiu eble neniam partoprenis en la IJK, aŭ kiu certe meritas partopreni ĝin por sia persona kaj profesia kresko en Esperantujo? Ĉu vi havas la rimedojn por subteni tiun personon? “Adoptu” tiun junulon! Vi povas kontakti tiun rekte por aranĝi ties partoprenon. Kompreneble, zorgu ke (1) la kondiĉoj por via subteno (se ekzistas) estas tre klaraj, kaj ke (2) la junulo konsentas esti subtenita.
Se vi ŝatus, ke anstataŭe via donaco iru al la ĝenerala kaso de la IJK (por subteni la organizadon de la kongreso kaj fari ĝin pli bunta), vi ankaŭ povas fari tion per la samaj pagmetodoj, indikante
priskribon (kie eblas): “IJK 2025 – ĝenerala kaso.”
TEJO konstante serĉas monfontojn por subteni la IJK-n kaj ĝiajn kongresanojn. Se vi konas iun ekstermovadan fonduson, organizon aŭ subvencidonanton kiu povus subteni nian kongreson, nepre skribu al Albert S. T. Garrido, Kongresa Helpanto de TEJO, ĉe albert.stalin@tejo.org.
Ĉu vi havas iun malaĉan ideon por subteni la kongreson? Ĉu vi ŝatus donaci sed havas demandojn aŭ dubojn? Vi povas skribi al Albert ankaŭ pri tio.
La tuta teamo de la 81-a IJK kore dankas vin pro via bonkora subteno!