La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas organizo por junaj parolantoj de Esperanto (ĝis inkluzive 35-jaraĝaj) kun individuaj membroj kaj landaj kaj fakaj sekcioj tra la mondo. TEJO mem estas la junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio (UEA).
TEJO organizas la Internacian Junularan Kongreson, ĉiujare en malsama loko tra la mondo. IJK estas tutsemajna okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junulojn el la tuta mondo. TEJO ankaŭ organizas kelkajn junulajn seminariojn ĉiujare. Tiuj ĉi seminarioj kunigas internaciajn grupojn de junuloj por diskuti aktualajn temojn kaj kontribui al kapablokonstruado inter junuloj. Pasintaj seminarioj havis temojn pri homaj rajtoj, tutmondiĝo, lingvo-problemoj, kaj la Interreto. La seminarioj daŭras unu semajnon kaj plej ofte enhavas trejnajn elementojn por ke partoprenantoj ne nur spertu internacian diskuton sed ankaŭ akiru novajn kapablojn.
UEA, kies sekcio estas TEJO, eldonas la revuon Kontakto, dum TEJO proprainiciate eldonas la monatan informbultenon TEJO Aktuale. Kontakto estas socikultura revuo, kiu celas junajn legantojn samkiel komencantojn kaj enhavas artikolojn pri ĝeneralaj temoj interesaj por la junularo kaj en facila lingvaĵo, dum TEJO Aktuale celas informi pri aktualaĵoj en la agado de TEJO kaj ĝiaj sekcioj.
TEJO ankaŭ administras Pasportan Servon, reton de Esperanto-parolantaj gastigantoj kiuj senpage gastigas Esperanto-parolantajn vizitantojn.
Memoru, ke individuaj membroj de TEJO ĝuas rabaton kiam ili aliĝas al la IJK. Iĝu individua membro de TEJO pere de la aliĝilo de UEA (aliĝinte al UEA vi aŭtomate iĝas TEJO-ano se vi aĝas 35 jarojn aŭ malpli). Se vi troviĝas en malfacila ekonomia situacio kaj ne povas pagi vian kotizon, vi povas membriĝi senpage per la Fondaĵo Canuto de UEA, pri kiu ni konsilas skribi al sekretario@co.uea.org.