Ĉu vi partoprenos en la Internacia Junulara Kongreso la unuan fojon? Ĉu vi timas, ke vi perdiĝos en la kongresejo aŭ restos sola dum la tuta semajno? Ne timu! Ni estas ĉiam ĉi tie por helpi vin pri ĉio, kion vi bezonas scii aŭ fari por ke vi sentu vin pli komforta dum vi ĉeestas vian unuan IJK-on.
La Novula Programo
La novula programo estas preparita specife por homoj kiuj neniam antaŭe iris al IJK aŭ al iu granda internacia Esperanto-renkontiĝo entute. Spertaj esperantistoj gvidos ludojn, donos bazan informon pri la IJK, kaj afable respondos viajn demandojn. Tie, vi ankaŭ konatiĝos kun aliaj novuloj, tial ni tre forte rekomendas ke vi ĉeestu por scii, kiuj aliaj ankaŭ partoprenas la unuan fojon! Kun ili vi povos pli facile amikiĝi.
Dum la novula programo, vi ankaŭ renkontiĝos kun la Anĝeloj, homoj kiuj specife pretas gvidi novulojn kiel vin! Kun ili vi povas paroli je iu ajn momento de la kongreso se vi havas demandojn, bezonas konsilojn, aŭ ne sentas vin komforta pri io. Baldaŭ informo estos havebla pri la nomoj kaj kontaktebloj de niaj Anĝeloj.
Sciu, ke la novula programo ne estas lingva kurso (la kurso por komencantoj estas alia programero).
Ĉu vi estas sperta kongresano de la IJK kaj ŝatus helpi novulojn? Ni bezonas vin! Kontaktu nin ĉe ijk2025@tejo.org kaj iĝu Anĝelo.
Mi estas komencanto. Ĉu mi povas partopreni?
Ho, vi estas komencanto? Eĉ pli bone! Bonvenon al la Esperanto-komunumo kaj al la Internacia Junulara Kongreso.
Nia kongreso estas por homoj de ĉiuj lingvoniveloj, kaj tio inkluzivas vin. Ne timu ke vi tro malbone parolas Esperanton, ĉar ne estas minimuma nivelo de Esperanto deviga por partopreni. Estos programeroj por ĉiu lingvonivelo, kaj koncertojn, sportojn, aŭ tabloludojn certe ankaŭ vi povas ĝui sen la bezono paroli la lingvon tre altnivele.
La plej bona maniero por plibonigi vian lingvonivelon estas ekzerci vin. Se vi volas kaj povas, vi kompreneble povas iom pretiĝi per partopreno en aliaj E-renkontiĝoj antaŭ la IJK. Eble okazos renkontiĝo en via regiono baldaŭ. Ni rekomendas serĉi ĉe Eventa Servo, kie vi vidos bele organizitan liston de venontaj eventoj.
Resume: Jes, vi povas partopreni!
Konsiloj por plej bone ĝui la IJK-n
Ĉiu homo ĝuas laŭ sia propra plaĉo, sed jen niaj plej bazaj konsiloj por ĝui la IJK-n:
- Diru saluton! Multaj homoj ĉe IJK ŝategas paroli kun novaj homoj.
- Demandu se vi ion ne komprenas. Esperantistoj kutime volonte helpas.
- Rigardu la programon, certe estas io kio plaĉos al vi. Ni rekomendas la novulan programon, la interkonan vesperon kaj la trinkomanĝan nokton.