Vizoj

Konsultu ĉi tiun dokumenton por scii ĉu vi bezonas vizon por eniri Indonezion. Plejparto de la mondo bezonas iun vizon al Indonezio.

Sciu ke estas du tipoj de vizoj por eniri Indonezion: vizo je alveno (VoA) kaj cifereca vizo (e-visa). Kelkaj civitanecoj bezonas ankaŭ aldonan registaran antaŭaprobon krom la vizon mem. Rigardante la ĉi-supran dosieron kontrolu bone, kian vizon vi bezonas por eniri la landon, ĉar la procezoj kaj postuloj estas malsamaj.

Se via lando troviĝas en Kategorio 3 aŭ 4, nepre indiku tion kaj provizu nin per via pasportinformo kiam vi aliĝas por faciligi al ni la eldonadon de invitletero kaj konfirmilo pri loĝado. Ni eldonas dokumentojn nur al aliĝintoj.

Kategorio 1: Landoj kun senviza aliro al Indonezio

Estas nur malgranda grupo de landoj kies civitanoj rajtas eniri Indonezion (kaj resti dum maksimume 30 tagoj) sen vizo:

  • Ĉiuj ASEAN-landoj (Brunejo, Kamboĝo, Filipinoj, Laoso, Malajzio, Mjanmao, Singapuro, Tajlando, Vjetnamio)
  • Honkongo
  • Kolombio
  • Orienta Timoro
  • Surinamo
  • Permanentaj loĝantoj de Singapuro, sendepende de kiu ajn nacieco, povas eniri Indonezion sen vizo.

Kategorio 2: Vizo je alveno (VoA)

Se vi bezonas vizon je alveno, vi povas realigi peton por tio en la flughaveno aŭ marhaveno kiam vi alvenas al Indonezio. Vi ne nepre bezonas invitleteron se vi apartenas al ĉi tiu kategorio, sed ni povas doni ĝin al vi se vi petas tion. Nepre kunportu kun vi:

  • Vian validan pasporton;
  • La flug- aŭ ŝipbileton kiu montras ke vi eliros Indonezion; kaj
  • kontantan monon por la vizpeta kotizo de IDR 500.000.

Vizoj je alveno validas dum 30 tagoj kaj povas esti renovigitaj.

Kategorio 3: Ciferecaj vizoj

Se vi apartenas al ĉi tiu kategorio, vi bezonas peti invitleteron. Aliĝu al la IJK frue kaj kontaktu la Kongresan Komisionon. La peto por cifereca vizo okazas rete kaj povas esti farita nur de indonezianoj.

ATENTU: La vizpeto devas esti realigita plej frue tri monatojn kaj plej malfrue du semajnojn antaŭ la vojaĝo, t.e., vendredo, 25/07/2025. Ni ne plu akceptos novajn petojn post ĉi tiu dato.

Vi petos la vizon C10, kiu estas por partoprenantoj en renkontiĝoj, konferencoj, ekspozicioj, aŭ similaj okazaĵoj. Ĉi tiu vizo validos por restado dum 60 tagoj, kaj estas plilongigebla. La kotizo por ĉi tiu vizo estas IDR 2.000.000. Jen listo de dokumentoj preparendaj:

  • Kopio de la identigila paĝo de via pasporto;
  • garantia letero de indoneziano;
  • pruvo de havi sufiĉajn financajn rimedojn dum la restado en indonezia teritorio;
  • kolora kapfoto; kaj
  • invitletero.

La procezo daŭras ĉirkaŭ unu semajnon sed povas daŭri pli longe. Estu pacienca ĝis la Kongresa Komisiono kontaktos vin pri la rezulto de via vizpeto.

Kategorio 4: Cifereca vizo plus registara antaŭaprobo

La civitanoj de eta grupo da landoj bezonas peti antaŭaprobon de la indonezia registaro krom la ciferecan vizon. La postulataj dokumentoj kaj kotizo estas samaj kiel por Kategorio 3, sed kun aldonaj paŝoj.

La petoj de cifereca vizo kaj la antaŭaprobo devas okazi samtempe antaŭ la vojaĝo, plej frue tri monatojn antaŭe. Oni ne scias kiom longe daŭras la peto por la registara antaŭaprobo. Konsideru peti frue en majo 2025.


Se vi havas pliajn demandojn:

  • Rekontrolu la dokumenton plej supre;
  • Vizitu la oficialan gvidilon (en la angla) de la indonezia Ĝenerala Direktorejo pri Enmigrado; aŭ
  • Skribu al Arya, la organizanto kiu okupiĝas pri vizoj per retpoŝto aŭ Telegramo (@aryabferduzi).

Se vi ne bezonas peti vizon, kontrolu ĉu via nomo estas en la listo de aliĝintoj! ^_^ Ni atendas vin ĉiujn en Indonezio~ 🦧🦧🦧