Kondiĉoj de ekskursoj

(Reen al ekskursoj.)

Bonvolu tralegi la kondiĉojn pri mendado de ekskursoj antaŭ ol rezervi vian lokon en la ekskursoj.

Mendoj. La reta mendilo de ekskursoj estos malfermita ĝis la 8-a de aŭgusto aŭ ĝis elĉerpiĝos ĉiuj lokoj. Ekde la 9-a de aŭgusto eblos mendi nur surloke ĉe la akceptejo, surbaze de disponeblaj lokoj. Pri karavanoj: eblos mendi ĝis la 7-a de aŭgusto aŭ ĝis elĉerpiĝos ĉiuj lokoj.

Rezervoj kaj pagoj. Lokon oni rezervos post pago de la ekskursa kotizo. Ĉar lokoj en ekskursoj estas limigitaj, prioritaton ricevos ekskursanoj, kiuj mendas kaj pagas sian kotizon unuavice. Por solvi disputojn pri lokoj validas la datoj kaj horoj de pagoj. Ni forte kuraĝigas, ke vi pagu la ekskursan kotizon tuj post via mendo. 

Okazigo de ekskursoj. La efektiva okazigo de ekskursoj dependas de minimumo da partoprenantoj. La Kongresa Komisiono rajtas nuligi ekskurson aŭ modifi ĝian prezon, se ĝi ne atingas iun certan minimumon. En tiu kazo, la Kongresa Komisiono klopodos kiel eble plej baldaŭ informi ekskursanojn por ke ili povu amendi aŭ nuligi sian mendon. En tiu kazo, ekskursanoj rajtas ricevi repagon.

Malmendoj kaj repagoj. Eblas senpage malmendi lokon en ekskurso ĝis la 26-a de julio 2025 (sabato) skribe al ijk2025@tejo.org. Krom se aliloke menciite en ĉi tiuj reguloj, pagita ekskursa kotizo ne estas redonebla sed a) transdonebla al alia ekskursano aŭ b) reuzebla por pagi aliajn erojn de via tuta kotizo laŭnecese. Ĉe malmendoj faritaj post la 26-a de julio aplikiĝas administra kosto de €10.

Horaro de ekskursoj. La horoj de ekskursoj indikitaj en la retejo estas provizoraj kaj povas ŝanĝiĝi pro ŝanĝoj en la itinero, trafiko, kaj aliaj faktoroj antaŭvideblaj aŭ ne de la Kongresa Komisiono. La Kongresa Komisiono rajtas amendi la horojn de la ekskursoj, en kies kazo ĝi tuj poste informos partoprenantojn.

Nuligo pro eksterordinaj cirkonstancoj. Ekskursoj povas esti nuligitaj pro eksterordinaraj kondiĉoj ekster la povo de la Kongresa Komisiono, kiel malbona vetero aŭ aliaj situacioj kiuj povas endanĝerigi la ekskursanojn. En tiu kazo, la Kongresa Komisiono klopodos kiel eble plej frue informi la ekskursanojn, kiuj tiam rajtas anstataŭe aliĝi al aliaj ekskursoj. Neniu repago estos farita en ĉi tiu kazo.

Kondiĉoj de partopreno. En ĉiuj ekskursoj, specifaj reguloj devas esti nepre sekvataj dum la tuta partopreno por certigi agrablan kaj respekteman ĉeeston. Je mendo, ekskursanoj devas legi kaj akcepti, ke ili sekvos tiujn kondiĉojn. Ekskursanoj kiuj ne sekvas la regulojn povas esti ekskluditaj sen eblo de repago.

Risko al sano kaj sekureco. Ĉiuj ekskursoj portas iagradan riskon. La Kongresa Komisiono realigas ĉiujn paŝojn eblajn por certigi la sekurecon kaj bonstaton de ekskursanoj, sed ĝi ankaŭ kuraĝigas, ke ekskursanoj:

  • deklaru anticipe al la Kongresa Komisiono, se ili havas specialajn bezonojn pri sano kaj moviĝeblo;
  • mendu vojaĝasekuron antaŭ ol vojaĝi al Indonezio;
  • kunportu necesajn medikamentojn kaj trinkakvon kun si;
  • uzu sunkremon kaj kontraŭmoskitan kremon aŭ vestiĝi por protekti la haŭton;
  • surportu ĝustajn vestaĵojn kaj ŝuojn por la ekskurso;
  • ne apartiĝu de la grupo, aŭ, se fari tion estas necese, ĉiam petu akompanon de aliaj personoj, precipe la gvidantoj aŭ konatoj kiuj konas la lokon aŭ/kaj la lokan lingvon; kaj
  • informu tuj al la ekskursaj gvidantoj, se ili sentas sin malsanaj aŭ nesekuraj.

La Kongresa Komisiono deziras al ĉiuj bonan ekskursumadon! RSe vi pretas rezervi viajn lokojn en la ekskursoj, alklaku la ĉi-suban butonon: