Ekskursoj

GRAVA ANONCO: Nun eblas rezervi viajn lokojn en ĉiuj ekskursoj kaj karavanoj! Direktiĝu al nia mendilo de ekskursoj kaj karavanoj. Hastu, ĉar lokoj estas limigitaj!

Indonezio estas mirinda lando, kaj estas tre multaj lokoj por viziti dum via restado. Se vi ŝatus vidi historian kaj kulturan diversecon, malstreĉiĝi en la trankviliga verdeco de arbaroj kaj montoj, aŭ plonĝi en la belaj, bluaj maroj, abundas ebloj por ĝui Indonezion.

La Kongresa Komisiono organizas por vi ekskursojn por vidi la malsamajn flankojn de Indonezio antaŭ kaj post IJK. Tralegu la diversajn eblojn kaj estu inter la unuaj mendontoj.

Grava Noto: La horoj de la ekskursoj estas provizoraj kaj povas ŝanĝiĝi je ajna momento. Ĉiuj ekskursanoj estos informitaj se tio okazos.

Legu detale pri la kondiĉoj pri mendo kaj partopreno en ekskursoj.

Antaŭkongresaj ekskursoj

Du ekskursoj okazos tuj antaŭ la kongreso, la 7-an kaj la 8-an de aŭgusto, respektive. Al ĉiu ekskurso eblas aliĝi individue. Hastu kaj rezervu vian lokon.

Noto: Krom se alimaniere indikite, ĉiuj komenc- kaj finhoroj estas ekde/ĝis Ĝakarto.

AK1: Vespera urbumado en Ĝakarto

Vespera Ekskurso. Ĵaŭdon, la 7-an de aŭgusto. Horaro anoncota. Maksimume 30 partoprenantoj. Prezo: €8. Rezervu vian lokon nun.

Trankvila vespera ekskurso por tiuj kiuj estos ĵus alvenintaj la Ĝakarto, la indonezia ĉefurbo. Konatiĝu kun la gravaj monumentoj de la urbo kaj la brilaj, koloraj neonlumoj kiuj reliefigas kulturon kaj modernecon. Poste, ni kune iros vespermanĝi en restoracio kun bongustaj tradiciaj manĝaĵoj (je propra kosto).

AK2: Bogor, historio kaj kulturo inter floroj kaj verdaj folioj

Tuttaga Ekskurso. Vendredon, la 8-an de aŭgusto, 8:30-18:00. Maksimume 50 partoprenantoj. Prezo: €18. Rezervu vian lokon nun.

Vizitu la t.n. “Smeraldon de la Ekvatoro” per promeno tra la mirindaj kolektoj de la botanika ĝardeno kaj kreskigu aprezon por la botanika mondo samtempe lernante pri la historio de Indonezio. Kun areo de 870.000 m2, la Botanika Ĝardeno de Bogor estas haveno de biodiverseco. Esploru kolektojn de diversaj plantoj, inkluzive de la vasta orkidacejo kaj altegaj arboj. Malkovru temajn ĝardenojn kaj historiajn lokojn (ekzemple, la prezidentan palacon de Bogor). 

Krom la Botanikan Ĝardenon, ekskursanoj ankaŭ vizitos du muzeojn kiuj temas pri zoologio kaj etnobotaniko kaj lernos pri la mirinda biodiverseco de Indonezio kaj pri diversaj kulturaĵoj kiuj ĉirkaŭas la uzadon de planta vivo.

Dumkongresaj ekskursoj

Du tuttagaj, du duontagaj ekskursoj okazos dum la kongreso mem. La du tuttagaj ekskursoj okazos en la ĉefa ekskursa tago, la 13-a de aŭgusto, en kiu neniu taga programero okazos (do, ne timu maltrafi programerojn). Al ĉiu ekskurso eblas aliĝi individue. Hastu kaj rezervu vian lokon.

TT1: Enprofundiĝu en sovaĝan mondon en Taman Safari Indonesia


Tuttaga Ekskurso. Merkredon, la 13-an de aŭgusto, 09:00-16:30. Maksimume 26 lokoj. Prezo: €35. Rezervu vian lokon nun.

Taman Safari Indonesia estas unu el la plej belaj kaj grandaj parkoj en Indonezio. La parko estas hejmo de pli malpli 2.500 bestoj el la tuta mondo kaj ĝi kombinas naturkonservadon, edukadon, kaj amuzaĵon. En ĉi tiu safari-stila bestĝardeno vi povas proksime kunesti kun la bestoj dum vi estas en aŭto aŭ buseto. Imagu vidi leonojn, elefantojn, zebrojn, kaj aliajn bestojn tre proksime en ilia natura habitato. 

Kontentigu vian scivolemon pri naturo kaj amon por bestoj. Ni iru kune al neforgesebla aventuro ĉe Taman Safari Indonesia, la perfekta loko por tuttaga aventuro kaj lernado!

TT2: Esploru la simbolojn de diverseco kaj unueco en Ĝakarto: Istiqlal, Katedral, kaj Monas

Tuttaga Ekskurso. Merkredon, la 13-an de aŭgusto, 07:00-18:00. Maksimume 33 lokoj. Prezo: €20. Rezervu vian lokon nun.

Ni kune faros signifoplenan ekskurson al tri el la plej bildsimbolaj elstaraĵoj en Ĝakarto: Masjid (Moskeo) Istiqlal, Katedralo de Ĝakarto, kaj la Monas (Nacia Monumento). La ekskurso ne nur estas turisma vizito: ĝi spegulas la temon de nia evento: diverseco, solidareco, kaj toleremo.

Venu scii pli pri la religia kaj kultura diverseco de Indonezio kaj kompreni kiel homoj de malsamaj vivofonoj kaj kredoj pace kaj solidarece kunvivas unu kun la alia. Ĉi tiu ekskurso ankaŭ estas la perfekta okazo por konatiĝi kun la ĉefurbo, ĉefe se vi ne havos la tempon por ĉirkaŭiri ĝin antaŭ aŭ post la kongreso.

Eksciu pli pri la vizitotaj lokoj en ĉi tiu paĝo.

DT1: Intensaj akvofalaj aventuroj en Curug Naga

Duontaga Ekskurso. Lundon, la 11-an de aŭgusto, 08:00-14:00. Maksimume 26 lokoj. Prezo: €26. Rezervu vian lokon nun.

Iru kun ni al refreŝiĝa ekskurso al Curug Naga, kaŝita gemo en la montetoj de Megamendung,  Okcidenta Javo, ĉirkaŭata de arbaro kaj multaj akvofaloj. Tie, ni provos iun ekscitaĵon: korp-remadon. Konata en la angla kiel body-rafting, vi uzos vian propran korpon kaj liĝos ĝin kun tiuj de aliaj kaj kune formos boaton por navigi tra la rivero! Ni flosos kaj naĝos sekvante la fluon de rivero. La sperto estos tre amuza kaj sekura—trejnitaj gvidantoj gvidos nin. Vi ne devas esti lertulo, nur venu kun via kuraĝa kaj aventurema animo!

DT2: Posttagmezaj montpromenado kaj sunsubirumado en Gayatri

Duontaga Ekskurso. Ĵaudon,  la 14-an de aŭgusto. 14:00-19:00. Maksimume 26 lokoj. Prezo: €12. Plene rezervita; skribu al ni por aliĝi al la atendolisto.

Ni vizitos trankvilan lokon en la montaro: Gayatri Mountain Adventure. En la ekskurso, kiu okazos posttagmeze, ni iros al la bela kamparo, ĉirkaŭita de verdaj montetoj kaj freŝa aero. Ĝi estas perfekta loko por paŭzi, spiri profunde, kaj konektiĝi kun naturo—kaj unu kun la alia. Kiam la tago ekmallumiĝos, ni restos tie por spekti la sunsubiron. Tiam, la pejzaĝo el Gayatri estas mirinda, kun oranĝa ĉielo kaj mildaj nuboj. Estas perfekta tempo por paŭzi kaj ĝui la nuntempon kun viaj amikoj kaj amatoj.

Postkongresaj ekskursoj

Tri ekskursoj okazos tra la tuta semajno post la kongreso. Al ĉiu ekskurso eblas aliĝi individue. Hastu kaj rezervu vian lokon.

Noto: Krom se alimaniere indikite, ĉiuj komenc- kaj finhoroj estas ekde/ĝis Ĝakarto.

PK1: Vizito al indiĝena vilaĝo “Baduy Luar” – pli da naturo, malpli da moderna teknologio

Dutaga ekskurso kun tranokto. Ekde lundo, la 18-a je 07:30, ĝis mardo, la 19-a de aŭgusto, je 17:00. Maksimume 20 partoprenantoj. Prezo: €30. Plene rezervita; skribu al ni por aliĝi al la atendolisto.

Ĉu vi scias, ke vivas pli ol mil indiĝenaj grupoj en Indonezio? Kaj vi havos la okazon viziti ilin kaj kunvivi kun ili! Retrovojaĝu tra tempo en ĉi tiu fora kaj tradicia vilaĝo kaj vivu inter la Baduy-popolanoj kiuj rifuzas vivi en la moderna epoko.

Aliĝu al ekskurso al Baduy Luar por navigi tra la unikaj tradicioj de la Baduy-popolanoj. Promenu tra verdaj arbaroj kaj lernu pri ilia simpla sed mirinda vivmaniero kiu celas, unuavice, protekti la medion.

Antaŭ ol aliĝi al ĉi tiu ekskurso, nepre legu la kompletan informon (inkluzive de reguloj pri vizito kaj kunvivado kun Baduy-popolo). Aliĝintoj devas ĉeesti orientiĝon dum IJK antaŭ la ekskurso.

PK2: Plaĝumado, plonĝado, kaj saltado tra la insuloj de Pulau Seribu

Dutaga ekskurso kun tranokto. Ekde mekredo, la 20-a je 07:00 ĝis jaŭdo, la 21-a de aŭgusto je 11:30. Maksimume 90 partoprenantoj. Prezo: €40. Rezervu vian lokon nun.

Por vidi la belecon de indoneziaj insuloj, ne necesas iri tiel malproksimen! En ĉi tiu ekskurso ni kune vizitos la insularon Pulau Seribu (“Mil Insuloj”), kiu situas sur la maro ĝuste ĉirkaŭ la ĉefurbo Ĝakarto. Dum la ekskursoj vi spertos intensan aventuron kaj gustumos vivon en tropika paradizo.

Antaŭ ol aliĝi al ĉi tiu ekskurso, legu la kompletan informon (inkluzive de la servoj inkluzivitaj en la ekskursa kotizo).

PK3: Saltu al Filipinoj, la Perlo de l’ Oriento

Plurtaga renkontiĝo kun ekskurso. Ekde vendredo, la 22-a de aŭgusto, ĝis dimanĉo, la 25-a de aŭgusto. Neniu maksimuma kvanto. Rezervu vian lokon nun.

Ĉu vi ŝatus pli bone konatiĝi kun Sudorienta Azio? Kial ne aldoni unu plian landon al via itinero? Ni proponas al vi Filipinojn, karesnomatan “La Perlo de l’ Oriento.” Eksciu pri ĝiaj historio kaj kulturo kaj konatiĝu kun filipinaj samideanoj. Gastoj partoprenos en la 2-a Filipina Junulara Renkontiĝo (FAJRO) en Lian (Batangas), la unua vera internacia renkontiĝo en Filipinoj, se vi volas pli da esperantumado kaj pasigi semajnfinon ĉe plaĝo. Informo nun disponeblas ĉe esperanto-ph.org.

Por mendi lokojn en ekskursoj aŭ karavanoj

Ĉu vi legis ĉiujn ekskursojn kaj nun pretas mendi viajn lokojn? Alklaku la ĉi-suban butonon por komenci la aventuron: