TT2: Esploru la simbolojn de diverseco kaj unueco en Ĝakarto: Istiqlal, Katedral, kaj Monas (Informo)

Jen la tri ĉefa lokoj vizitotaj dum la tuttaga ekskurso al Ĝakarto la 13-an de aŭgusto (merkredo):

Masjid Istiqlal & Katedral Jakarta: simboloj de interfida harmonio

Masjid (Moskeo) Istiqlal kaj la Katedralo de Ĝakarto troviĝas unu apud la alia en la urbocentro de Ĝakarto. Masjid Istiqlal, la plej granda moskeo en Sudorienta Azio, kaj Katedral Jakarta, katolika preĝejo kun neogotika arĥitekturo, staras kiel potencaj simboloj de interfida unueco. Ilia paca kunestado estas pruvo de kernaj indoneziaj valoroj de toleremo kaj respekto, kio estas inspira mesaĝo por ni ĉiuj.

Dum la ekskurso ni havos la okazon eniri la moskeon, kiu estas malfermita ankaŭ por neislamanoj.

Monas: La Energio de Sendependeco kaj Kuneco

La Nacia Monumento (Monas) de Indonezio ne nur estas unu alta strukturo: ĝi memorigas nin pri la batalo por libereco kaj la komuna forteco de indonezianoj. Ĉi tiu 132-metra obelisko staras en la centro de Lapangan Merdeka, la ĉefa placo de la ĉefurbo de Indonezio. Ĝi estas memorigilo, ke unueco kaj rezistemo kompletigas unu la alian.

Per nia vizito al ĉi tiuj lokoj, ni ne nur lernas pri la kulturo kaj historio de Indonezio, sed ni ankaŭ celebras la homajn valorojn kiuj interligas nin.

Surhavu modestajn vestaĵojn kaj respektu lokajn kutimojn. Ĉar ni vizitos preĝejojn, ni petas ke ĉiuj portu modestajn vestaĵojn kaj agu en respekta maniero dum la tuta ekskurso. 

Reen al ekskursoj.