Ekskursoj

Informo pri dumkongresaj ekskursoj kaj formularo por mendi ekskursojn ankoraŭ ne pretas, sed ili aperos baldaŭ. Dume, rigardu ĉi-sube la opciojn de antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj.

Indonezio estas mirinda lando, kaj estas tre multaj lokoj por viziti dum via restado. Se vi ŝatus vidi historian kaj kulturan diversecon, malstreĉiĝi en la trankviliga verdeco de arbaroj kaj montoj, aŭ plonĝi en la belaj, bluaj maroj, abundas ebloj por ĝui Indonezion.

La Kongresa Komisiono organizas por vi ekskursojn por vidi la malsamajn flankojn de Indonezio antaŭ kaj post IJK. Tralegu la diversajn eblojn kaj estu inter la unuaj mendontoj.

Antaŭkongresaj ekskursoj

Du ekskursoj okazos tuj antaŭ la kongreso, la 7-an kaj la 8-an de aŭgusto, respektive. Al ĉiu ekskurso eblas aliĝi individue. Hastu kaj rezervu vian lokon.

AK1: Vespera urbumado en Ĝakarto

Vespera Ekskurso. Ĵaŭdon, la 7-an de aŭgusto. Horo anoncota. Maksimume 30 partoprenantoj. Prezo: €8.

Trankvila vespera ekskurso por tiuj kiuj estos ĵus alvenintaj la Ĝakarto, la indonezia ĉefurbo. Konatiĝu kun la gravaj monumentoj de la urbo kaj la brilaj, koloraj neonlumoj kiuj reliefigas kulturon kaj modernecon. Poste, ni kune iros vespermanĝi en restoracio kun bongustaj tradiciaj manĝaĵoj (je propra kosto).

AK2: Bogor, historio kaj kulturo inter floroj kaj verdaj folioj

Tuttaga Ekskurso. Vendredon, la 8-an de aŭgusto, 8:30-18:00. Maksimume 10 partoprenantoj. Prezo: €18

Vizitu la t.n. “Smeraldon de la Ekvatoro” per promeno tra la mirindaj kolektoj de la botanika ĝardeno kaj kreskigu aprezon por la botanika mondo samtempe lernante pri la historio de Indonezio. Kun areo de 870.000 m2, la Botanika Ĝardeno de Bogor estas haveno de biodiverseco. Esploru kolektojn de diversaj plantoj, inkluzive de la vasta orkidacejo kaj altegaj arboj. Malkovru temajn ĝardenojn kaj historiajn lokojn (ekzemple, la prezidentan palacon de Bogor). 

Krom la Botanikan Ĝardenon, ekskursanoj ankaŭ vizitos du muzeojn kiuj temas pri zoologio kaj etnobotaniko kaj lernos pri la mirinda biodiverseco de Indonezio kaj pri diversaj kulturaĵoj kiuj ĉirkaŭas la uzadon de planta vivo.

Postkongresaj ekskursoj

Tri ekskursoj okazos tra la tuta semajno post la kongreso. Al ĉiu ekskurso eblas aliĝi individue. Hastu kaj rezervu vian lokon.

PK1: Vizito al indiĝena vilaĝo “Baduy Luar” – pli da naturo, malpli da moderna teknologio

Dutaga ekskurso kun tranokto. Ekde lundo, la 18-a je 07:30, ĝis mardo, la 19-a de aŭgusto, je 17:00. Maksimume 20 partoprenantoj. Prezo: €30.

Ĉu vi scias, ke vivas pli ol mil indiĝenaj grupoj en Indonezio? Kaj vi havos la okazon viziti ilin kaj kunvivi kun ili! Retrovojaĝu tra tempo en ĉi tiu fora kaj tradicia vilaĝo kaj vivu inter la Baduy-popolanoj kiuj rifuzas vivi en la moderna epoko.

Aliĝu al ekskurso al Baduy Luar por navigi tra la unikaj tradicioj de la Baduy-popolanoj. Promenu tra verdaj arbaroj kaj lernu pri ilia simpla sed mirinda vivmaniero kiu celas, unuavice, protekti la medion.

Antaŭ ol aliĝi al ĉi tiu ekskurso, nepre legu la kompletan informon (inkluzive de reguloj pri vizito kaj kunvivado kun Baduy-popolo). Aliĝintoj devas ĉeesti orientiĝon dum IJK antaŭ la ekskurso.

PK2: Plaĝumado, plonĝado kaj saltado tra insuloj de Pulau Seribu

Dutaga ekskurso kun tranokto. Ekde mekredo, la 20-a je 07:00 ĝis jaŭdo, la 21-a de aŭgusto je 11:30. Maksimume 90 partoprenantoj. Prezo: €40.

Por vidi la belecon de indoneziaj insuloj, ne necesas iri tiel malproksimen! En ĉi tiu ekskurso ni kune vizitos la insularon Pulau Seribu (“Mil Insuloj”), kiu situas sur la maro ĝuste ĉirkaŭ la ĉefurbo Ĝakarto. Dum la ekskursoj vi spertos intensan aventuron kaj gustumos vivon en tropika paradizo.

Antaŭ ol aliĝi al ĉi tiu ekskurso, legu la kompletan informon (inkluzive de la servoj inkluzivitaj en la ekskursa kotizo).

PK3: Saltu al Filipinoj, la Perlo de l’ Oriento

Plurtaga renkontiĝo kun ekskurso. Ekde vendredo, la 22-a de aŭgusto, ĝis dimanĉo, la 24-a de aŭgusto. Neniu maksimuma kvanto. Prezo: Anoncota.

Ĉu vi ŝatus pli bone konatiĝi kun Sudorienta Azio? Kial ne aldoni unu plian landon al via itinero? Ni proponas al vi Filipinojn, karesnomatan “La Perlo de l’ Oriento.” Eksciu pri ĝiaj historio kaj kulturo kaj konatiĝu kun filipinaj samideanoj. Gastoj partoprenos en la 2-a Filipina Junulara Renkontiĝo (FAJRO) en Lian (Batangas), la unua vera internacia renkontiĝo en Filipinoj, se vi volas pli da esperantumado kaj pasigi semajnfinon ĉe plaĝo. Informo baldaŭ aperos ĉe esperanto-ph.org.