Kandidatiĝu en la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2025 por ricevi financan subtenon!

GRAVA ANONCO: La periodo por kandidatiĝi en la konkurso estas plilongigita ĝis la 31-a de marto (lundo). Sendu vian kompletan kandidatiĝon ĝis tiam! Kunhavigu ĉi tiun informon al aliaj junuloj kiuj bezonas subtenon.

La Internacia Junulara Kongreso (IJK) 2025 okazos de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2025 en Cisarua (Bogor), Indonezio. Por la sukceso de IJK gravas la partopreno de junuloj el ĉiuj mondopartoj, kiuj kontribuas al la programo kaj organizado de la kongreso.   

Financa subteno estas havebla por tiuj, kiuj deziras partopreni en la kongreso, kaj pro siaj kompetentoj kaj kontribuoj al la movado meritas tion, sed ne disponas pri ekonomiaj rimedoj por tion realigi. Ĉiun jaron TEJO malfermas konkurson, en kiu ĝi elektas kandidatojn kiuj kontentige plenumas certajn kondiĉojn.

Kiel la fonduso povas subteni vin

La fonduso kovras:

  • ekde 50% ĝis 75% de vojaĝkostoj en la plej malmultekosta maniero;
  • ĝis 100% de kostoj de loĝado kaj manĝado en la plej malmultekosta kategorio dum la kongreso;
  • ĝis 100% de la programkotizo; kaj
  • ĝis 100% de la vojaĝasekuro bezonata dum la tuta vojaĝo.

La fonduso kovros ankaŭ la kotizon de via kandidatiĝo por vizo al Indonezio kaj TEJO ankaŭ okupiĝos pri preparado de vizpetoj kaj eldonado de invitleteroj, se vi tion bezonas.

La fonduso ne kovras poŝmonon, ekskursojn, aliajn kongresajn servojn, kaj eventualajn kromvojaĝojn aŭ elspezojn kiuj ne rilatas al la kongreso.

Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi estas:

  • esti individua membro de TEJO je la momento de kandidatiĝo; 
  • aĝi inter 18 kaj 35 jarojn dum IJK; 
  • posedi postkomencan lingvonivelon de Esperanto, ekde minimume nivelo A2 de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) pri lingvoj; 
  • havi validan pasporton je la momento de kandidatiĝo, kun minimume ses (6) monatoj da valideco ĝis la fino de la tuta vojaĝo; kaj
  • sendi plenigitan formularon kun motivletero kaj rekomendleteroj el minimume du (2) individuaj membroj de TEJO. 

Prioritataj estas kandidatoj, kiuj kandidatiĝas por sia unua IJK. Kandidatoj kiuj partoprenis antaŭan IJK-n laŭeble klarigu kial ili aparte bezonas partopreni ĉi tiun kongreson kaj kion ili povas alporti al ĉi tiu kongreso.

Aliaj kondiĉoj ne nepraj sed favore konsiderataj estas:

  • bona regado de Esperanto, minimume el KER-nivelo B2, laŭeble pruvita per atestiloj;
  • aktivado en TEJO, landa/faka aŭ loka organizo aŭ/kaj antaŭa sperto pri organizado de eventoj;
  • civitaneco en la B-, C-, aŭ Ĉ-landoj laŭ la landokategorioj de la kongreso;
  • neeblo alimaniere financi la partoprenon en la kongreso; kaj
  • klaraj planoj pri estonta agado en la Esperanto-movado, ekz. kiel IJK povas pozitive helpi ilin daŭrigi sian aktivadon en TEJO kaj/aŭ la loka movado. 

Junuloj de la tuta mondo rajtas kandidatiĝi por la konkurso. Kadre de IJK 2025 okazas donackampanjo por subteni junulojn de Azio kaj Oceanio, kaj kandidatoj el tiuj mondopartoj estas aparte bonvenaj. Tamen, TEJO dediĉos parton de la fonduso al junuloj el aliaj kontinentoj krom la supre menciitaj.

Ne rajtas kandidatiĝi stabanoj de TEJO, homoj kiuj jam antaŭe ricevis subtenon de la fonduso, kaj homoj kiuj antaŭvidas partopreni la kongreson per alia tipo de financa subteno (ekzemple, projektoj kaj subvencioj de TEJO aŭ de aliaj organizoj).

Elektitaj kandidatoj devas:

  • ĉeesti la tutan kongreson, 
  • plenumi taskojn delegitajn antaŭ la kongreso;
  • partopreni antaŭkongresan trejnadon, preparajn kunsidojn kaj aliaj kapabligajn aktivaĵojn por organizantoj kaj helpantoj;
  • kontribui al la kongresa programo per minimume unu (1) aktivaĵo; 
  • partopreni aŭ kunorganizi specialan programeron kun aliaj subtenatoj de la fonduso;
  • deĵori kiel helpanto en difinitaj periodoj dum la kongreso;
  • realigi postkongresan informadon pri IJK al esperantista aŭ/kaj neesperantista publiko (ekz. artikolon, filmeton, kanton aŭ alitipan artaĵon, aŭ prelegon); 
  • partopreni retrokupladon pri la kongreso;
  • reiri al sia hejmlando post la kongreso kaj daŭrigi agadon en la loka Esperanto-movado per la spertoj kaj konoj akiritaj dumkongrese; 
  • dokumenti ĉiujn elspezojn rilate sian partoprenon en IJK kaj sendi pruvilojn pri elspezoj al la Kasisto de TEJO.

Elektitaj kandidatoj subskribas kun TEJO interkonsenton pri reciproka subteno. Per la interkonsento la elektito akceptas plenumi ĉiujn devojn supre listigitajn. Ĉiuj reguloj de la konkurso troviĝas en la nova Regularo pri la Konkurso “Partoprenu IJK-n”.

Kiel kandidatiĝi

Ĉu vi kredas ke vi plenumas ĉiujn kondiĉojn kaj pretas plene kaj energie kontribui al IJK 2025? Kandidatiĝu nun! 

Por kandidatiĝi, plenigu ĉi tiun formularon. En la formularo vi skribos pri viaj bazaj detaloj, motivoj, profilo, kaj detaloj de la subteno kiun vi petas.

Vi ankaŭ devas kolekti minimume du (2), maksimume kvar (4) subtenleterojn de aliaj individuaj membroj de TEJO. La subtenleteroj devas esti subskribitaj. Aliaj aldonaj dokumentoj (pliaj atestiloj, CV, ktp) estas bonvenaj. Ĉiuj dosieroj devas esti en PDF-formato laŭeble.

La limdato por kandidatiĝi estas prokrastita ĝis la 31-a de marto 2025 (lundo). Kandidatoj povas esti kontaktitaj por intervjuo laŭnecese. La rezultoj estos anoncitaj en la unuaj semajnoj de aprilo 2025.

Ne hezitu skribi al Albert Stalin Garrido, Kongresa Oficisto de TEJO, ĉe albert.stalin@tejo.org se vi havas demandojn. Bonŝancon en via kandidatiĝo!

Subtenu la fonduson “Partoprenu IJK-n”

Se vi troviĝas en bona ekonomia pozicio kaj ŝatus helpi tiujn, kiuj ne estas, por ke ankaŭ ili partopreni nian kongreson, bonvolu donaci al la fonduso “Partoprenu IJK-n”. Detaloj troviĝas en ĉi tiu retpaĝaro. Dankon pro via malavara subteno!

TEJO kore dankas al sia partnero, Universala Esperanto-Asocio (UEA), kaj al ĉiuj esperantistoj kaj organizoj, kiuj subtenas la fonduson “Partoprenu IJK-n”.

Venu al la malfermitaj sesioj pri la IJK 2025

Je la 31-a de januaro 2025 (vendredo) finiĝas la unua aliĝperiodo, kiu ebligas aliĝon per la plej favorprezaj kotizoj. Ĉu vi interesiĝas partopreni en la IJK? Ne maltrafu ĉi tiun ŝancon!

Ĝis nun aliĝis 69 homoj el 24 landoj, kaj vi povas aliĝi al tiu plilongiĝanta listo!

Malfermitaj informsesioj pri la IJK

Ĉu vi volas aliĝi sed volas scii pli da informo? Ni invitas vin al niaj venontaj malfermitaj informsesioj kiuj okazos la 25-an de januaro (sabato) per Zoom. Dum la informsesioj vi informiĝos pri la kotizoj, loĝebloj, alvenebloj, kaj alia esencaj detaloj pri la IJK.

Por ĉeesti, necesas antaŭregistriĝi per la ĉi-subaj ligiloj. Post via registriĝo, vi aŭtomate ricevos instrukciojn por aliri la sesion per via retadreso. Rigardu la diversajn sesiojn ĉi-sube kaj elektu tiun plej taŭgan laŭ via horzono. Ĉiu sesio daŭras unu horon. Notu ke estas malsama ligilo por ĉiu sesio.

  • Informsesio 1: La 25-a de januaro (sabato), 09:00 UTC – Registriĝi
  • Informsesio 2: La 25-a de januaro (sabato), 16:00 UTC – Registriĝi
  • Informsesio 3: La 25-a de januaro (sabato), 20:00 UTC – Registriĝi

Ĉiuj estas bonvenaj al la malfermitaj informsesioj, ĉu TEJO-membroj aŭ ne. Invitu viajn amikojn kaj samlandanojn kaj kune informiĝu pri la plej mojosa evento de la jaro!

Mi ŝatus aliĝi!

Se vi jam decidis aliĝi al la 81-a IJK, simple iru al la reta aliĝilo. Memoru remembriĝi en TEJO por 2025 por ricevi specialan rabaton de 50€. Aliĝinte, elpagu vian kotizon aŭ sendu la minimuman antaŭpagon (30€) ĝis la 31-a de januaro por profiti de la plej favorprezaj kotizoj.  

Se vi havas demandojn, vizitu nian retpaĝaron aŭ ne hezitu skribi al nia teamo per ijk2025@tejo.org.


Novaj datoj de la 81-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Cisarua, Indonezio: 09-16.08.2025

TEJO anoncas, post interkonsento kun la Kongresa Komisiono (KK), ke la 81-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Cisarua, Indonezio okazos en novaj datoj: de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2025

La ŝanĝo de la datoj respondas al la lastatempe anoncita ŝovo de la 110-a Universala Kongreso (UK) en Brno, Ĉeĥio, kiu nun okazos de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2025, unu plenan semajnon post siaj originale planitaj datoj. TEJO komprenas, ke la ŝovo signifas, ke la fino de la UK koincidus kun la komenco de la IJK, kiuj originale estis planita por la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 2025. Konsiderante la grandan distancon inter la du kongresoj, la koincido prezentus konkretajn defiojn al multaj aktivuloj de nia movado kiuj deziras partopreni en ambaŭ kongresoj.

TEJO kaj la KK konkludis, ke la plej taŭga ŝanĝo estas je unu plena semajno, celante kongresi specife de sabato al sabato, por ke junaj studentoj kaj laboristoj, kiuj ofte havas limigitajn feriotagojn, povu laŭeble plene partopreni en la IJK. La ŝanĝon subtenas ankaŭ la fakto, ke la kongresejo, Alfa Resort Hotel & Conference, konsentis amendi la kontrakton pri la rezervo sen aldonaj kostoj aŭ postuloj. Fine, aliĝintoj, ĝis nun sume 31, estis antaŭe avertitaj pri la eblo ŝanĝi la datojn kaj eĉ konsultitaj pri la eventualaj efikoj de tiu ŝanĝo.

La ŝanĝo ne nur ebligas pli trankvilan vojaĝadon inter kongresoj sed krome malfermas tre interesan oportunon por homoj tra la tuta mondo, kiuj ŝatus pli bone enprofundiĝi en la lokan kulturon: unu tagon post la IJK, la 17-an de aŭgusto, venos la 80-a datreveno de la sendependiĝo de Indonezio, en kiu okazos kulturaj festoj tutlande. Ĉi tiu okazo estas nemaltrafebla sperto estante en unu el la plej kulture diversaj landoj de la mondo. 

Se pro la ŝanĝo iu aliĝinto ne plu povos (plene) partopreni en la 81-a IJK, TEJO pretas repagi la kotizojn jam pagitajn. Por peti amendon aŭ nuligon de la aliĝo sufiĉas skribi al ijk2025@tejo.org.

Tuj aliĝu al la 81-a IJK por profiti de la plej malaltaj kotizoj. Se vi ankaŭ ŝatus fari la 81-an IJK pli inkluziva, konsideru donaci al la fonduso “Partoprenu IJK-n” de TEJO. 

Azien, Indonezien!

Azien, Indonezien. Aliĝu nun al la 81-a IJK en Cisarua, Indonezio!

Redakto (03/12/2024): La novaj datoj de la 81-a IJK estas de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto. Plena anonco legeblas ĉi tie.

Granda anonco: Ekde nun eblas aliĝi al la 81-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) kiu okazos de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 2025 en Cisarua (Bogor), Indonezio!

Atendas vin la 81-a IJK, la unua ekstereŭropa IJK post la kronvirusa pandemio kaj la unua en Azio post pli ol unu jardeko. Ĉi tiu kongreso okazos en Alfa Resort Hotel & Conference en la distrikto de Cisarua, ĉirkaŭ 75 kilometrojn sude de la indonezia ĉefurbo, Ĝakarto. Dum la kongreso, partoprenantoj de ĉiuj aĝoj ĝuos tutan semajnon ĉirkaŭita de montoj kaj tropikaj arbaroj kaj enprofundiĝos en la lokan kulturon. La kongreso ankaŭ proponas grandan okazon por konatiĝi, amikiĝi, kaj kunlabori kun samideanoj el diversaj partoj de Azio kaj Oceanio. 

Iru tuj al la aliĝilo de la 81-a IJK kaj estu inter la unuaj aliĝintoj kontraŭ la plej favoraj prezoj. Atentu, ke la unua aliĝperiodo daŭros ĝis la 31-a de januaro 2025. Poste, abonu nian informkanalon kaj babilu kun aliaj kongresanoj en Telegramo.

Ĉu vi ankoraŭ hezitas aliĝi rapide? Konsideru do nian tre specialan oferton por vi: se vi aliĝas kaj pagas la minimuman antaŭpagon ĝis la 15-a de decembro 2024 (dimanĉo), vi ricevos senpagan T-ĉemizon. Belega zamenhoftaga donaco, ĉu ne?